Dimash Kudaibergen

kazaĥa kantisto, kantverkisto kaj multinstrumentisto

Dimash Kudaibergen, laŭpasporte kazaĥe Дінмұхаммед Қанатұлы Құдайберген, Dinmuhammed Qanatuly Qudaıbergen, Dinmuĥamed Kanatuli Kudajbergen, naskita la 24-an de majo 1994, estas kazaĥa kantisto, kantverkisto kaj multinstrumentisto. Li estas universitate trejnita en klasika kaj nuntempa muziko, kaj estas konata pro sia escepte larĝa voĉalteco. Li prezentis kantojn en dek du malsamaj lingvoj (kazaĥa, rusa, mandarena, angla, franca, itala, ukraina, turka, serba, kirgiza, germana kaj hispana).

Dimash Kudaibergen
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1994 (1994-05-24) (29-jaraĝa)
en Aktobe
Lingvoj kazaĥarusaangla
Ŝtataneco Kazaĥio
Alma mater Kazaĥa Nacia Universitato de Arto
Okupo
Okupo kantoverkisto • plurinstrumentisto • komponistomuzikproduktisto • operkantisto
TTT
Retejo https://en.dimashnews.com/
vdr

Kvankam oni ofertis al li pozicion ĉe la Astana Opero, li decidis sekvi sian karieron en nuntempa muziko, miksante klasikajn elementojn kaj tradician kazaĥan muzikon kun pop-muziko.

Li gajnis famon kiam li gajnis la Grandan Premion de la Slava Bazaro en Vicebsko, Belorusio en 2015, kaj ankaŭ tra lia "ĵokera" partopreno en la ĉina televidprogramo "La Kantisto" en la kanalo Hunan Televido en 2017. Ekde tiam multnombraj internaciaj aperoj sekvis, kiel ekzemple ĉe la 71-a Internacia Festivalo de Cannes en 2018 kaj en novembro 2018 en Londono kiel parto de la "Kazaĥaj kulturaj tagoj".

Vivo redakti

Kudaibergen naskiĝis en muzika familio, en kiu la kazaĥa lingvo kaj tradicia muziko kaj muzikaj instrumentoj kiel la Dombro ludis gravan rolon. Lia entuziasmo kaj fascino por muziko estis jam evidentaj en infanaĝo kaj li revis aperi sur grandaj scenejoj. Liaj gepatroj Kanat Kudaibergenuli Aitbajev (Қанат Құдайбергенұлы Айтбаев) kaj Svetlana Ajtbajeva (Светлана Айтбаева) estas konataj kantistoj de Kazaĥio. Ambaŭ gepatroj de Dimash Kudaibergen estis honoritaj de la kazaĥia registaro kiel "Honoraj Muzikaj Artistoj". Liaj geavoj loĝis en la domo kun li kaj liaj gepatroj. Lia avino estas emerita instruisto pri geografio kaj biologio kaj ankaŭ kantis kiam ŝi estis pli juna, kaj lia avo estas dombra ludanto. Kudaibergen havas pli junan fratinon kaj pli junan fraton.

Trejnado redakti

Ekde la aĝo de kvin jaroj li prenis pianajn kaj kantajn lecionojn en muzika kolegio de Aktobe. Ekde sia tempo en la infana koruso, li kantis ambaŭ virajn kaj virinajn voĉojn. Kudaibergen junaĝe koncertis, kantis kaj ludis en diversaj eventoj kaj konkursoj dum sia infanaĝo.

En 2009 li kompletigis majstran klason por Broadway-muzikaloj. En 2014 li finis la kurson "Akademia kantado" ĉe Muzika Altlernejo en Aktobe kaj komencis studi nuntempan muzikon (ĵazo kaj popmuziko) en la Kazaĥa Nacia Universitato de Arto en Astano. Laŭ la stato de 2021 li studas tie pri majstra komponado.

Eksteraj ligiloj redakti