Dionizio de Trakio

Dionizio de Trakio (en greka Διονύσιος ὁ Θρᾷξ) estis greka gramatikisto kiu vivis inter la 170 kaj la 90 a.n.e. Li estis lernanto de Aristarko kaj tiele apartenanta al la skolo de Aleksandrio.[1] Oni atribuas al li la redakton de la Tékhne Grammatiké (gramatika arto), konsiderata la unua greka gramatiko laŭ nuntempaj konsideroj, kiuj utilis kiel bazo al la postaj gramatikoj de la greka, de la latino kaj de aliaj eŭropaj lingvoj ĝis la Renesanco.[1] La aŭtoreco de Dionizio estas disputita pro kelkaj tialoj, inter ili:

  • en la prologo oni mencias 6 partojn, sed oni konas nur unu pri la studo de la analogiaj malregulecoj;
  • alia posta gramatikisto, nome Apolonio Diskolo, parolas pri li, sed ne pri lia gramatiko;
  • la nura manuskripto kiu estis konservata estas de la 5a jarcento, sed posta al la vivo de Dionizio de Trakio.[1]
Dionizio de Trakio
Titolpaĝo de la unua angla traduko de la Gramatiko de Dionysius Thrax.
Titolpaĝo de la unua angla traduko de la Gramatiko de Dionysius Thrax.
Persona informo
Naskiĝo 170 a. K.
en Bizanco
Morto 90 a. K.
en Rodoso
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo gramatikisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Arto Gramatika vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Dionisio Tracio (2002). Enkonduko, traduko kaj notoj de Vicente Bécares Botas, eld. Gramática. Comentarios antiguos. Madrid: Gredos. ISBN 978-84-249-2361-7.