Malfermi la ĉefan menuon

Dirk De fauw

belga politikisto
Dirk De Faux (2013)

Dirk De fauw (Varsenare, 7-a de decembro 1957) estas belga CD&V-politikisto. Li estas filo de Hilaire De fauw, kiu estis membro de la komunuma estraro de Sint-Andries, provinca estrarano de Okcidenta Flandrio kaj deputito de la sama provinco. Dirk De fauw studis juron kaj estas advokato. Politike li nur aktivas je loka kaj provinca niveloj.

Politika karieroRedakti

Okaze de la loka baloto de 2012 li estris la liston de CD&V kaj estis kandidato por postsekvi Patrick Moenaert, kiu estis urbestro ekde 1995. Kun eta diferenco Sp.a venkis kaj ties kandidato Renaat Landuyt iĝis urbestro. Ekde 2013 De fauw iĝis skabeno kaj prezidanto de loka OCMW (Openbaar Centrum voor Maatschappelijk Welzijn, Publika Centro por Socia Bonfarto).

Ekstara ligiloRedakti