Malfermi la ĉefan menuon

Sint-Andries

kvartalo de Bruĝo, Flandrio, Belgio
Blazono de Sint-Andries
Situo de Sint-Andries

Sint-Andries estas vilaĝo en belga provinco Okcidenta Flandrio, antaŭe sendependa komunumo kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Sint-Andries troviĝas okcidente de la historia urbocentro. Origine estis du paroĥoj kaj loĝkernoj, Sint-Baafs (kun patrono Sankta Bavo), proksima al la urbocentro, kaj sude Sint-Andries (kun patronoj Sankta Andreo kaj Sankta Anna). Dum la franca regado la du estis kunigitaj kun la nomo Sint-Andries.

La partkomunumo havas areon de 20,65 km² kaj nombras 19.589 enloĝantojn (2012).

HistorioRedakti

Tra Sint-Andries pasas la Zandstraat, strato konstruita en la romia epoko, liganta Oudenburg kun Aardenburg (Nederlando). Preskaŭ ĉiuj arkeologiaj trovaĵoj situas laŭlonge de tiu strato.

Plej frua loĝadoRedakti

La plej malnovaj restaĵoj de konstruado estis trovitaj okaze de elfosaĵoj en 1997-1998 apud la Refuge, la eksa virina malliberejo. Estis trovitaj objektoj el la malfrua ŝtonepoko, la neolitiko kaj la frua bronzepoko. El romia epoko estis setlejo ĉirkaŭata de foso kaj eta tombejo.

Spuroj el merovinga epoko estis en Kosterijstraat. Trovaĵoj en Refuge kaj Kosterijstraat atestas loĝadon dum la karolida epoko.

10-a - 15-a jarcentoRedakti

Mezepokaj loĝkernoj estis trovitaj je Molendorp. Ekde tiam paralele evoluis la vilaĝo Sint-Andries kaj la samnoma benediktina monaĥejo, kies fondoĉarto datiĝas el la jaro 1100. La monaĥeja preĝejo (kvankam kun regulaj disputoj) ankaŭ funkciis kiel paroĥa preĝejo.

La paroĥo Sint-Baafs estas menciita unuafoje en 1216.

16-a - 17-a jarcento: religiaj militojRedakti

En 1577 la urbo Bruĝo malkonstruigis la Sint-Baafs-preĝejon por malebligi ĝian uzon de ribelantoj. En 1610 la loĝantoj ricevis permeson por rekonstrui ĝin, sed tio ne okazis. La paroĥo denove iĝis parto de la urbocentra Salvator-paroĥo.

Dum la 16-a jarcento ekestis pluraj bienoj kun kastelo

18-a - komenco de 19-a jarcento: aŭstria kaj franca regadoRedakti

La topografiaj mapoj desegnitaj inter 1771 kaj 1778 sub gvido de la aŭstria generalo grafo Joseph de Ferraris[1] montras la konstruaĵojn en la centro de la vilaĝo: estas la preĝejo kaj la monaĥejo, kaj trans la strato la loĝejoj de la pastro kaj de la sakristiisto kaj gastejo. Ambaŭflanke de la vojo al Gistel estis arboj.

Du ĉefaj vojoj estis rektigitaj kaj pavimitaj: tiu al Torhout - Roeselare - Menen en 1751, tiu al Gistel ĉirkaŭ 1775. Estis dua loĝkerno, la iama paroĥo Sint-Baafs, je la kuniĝo de tiuj vojoj.

 
Kastelo Tudor

En 1796, sub franca regado, Sint-Andries kaj Sint-Baafs iĝis unu komunumo. La Sint-Andries-monaĥejo estis konfiskita kaj vendita kiel nacia bieno. Ĝi estis grandparte malkonstruita; nur restis la preĝejo kaj kelkaj eroj. Komence de la 19-a jarcento estis konstruitaj pluraj novaj kasteloj: Beisbroek, Perenboomveld, Tudor kaj Ter Heide

 
La preĝejo de Sint-Andries (oficiale: Sankta Andreo kaj Sankta Anna)

19-a jarcentoRedakti

En 1838 estis inaŭgurita la fervojo de Bruĝo al Oostende, paralela al la kanalo. La bienoj Bloemendale kaj Ter Lucht perdis parton de siaj teroj.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Sint-Andries estis kampara vilaĝo, kun agrikulturo norde kaj arbaroj sude. Poste venis etaj industrioj kaj kreskis la loĝantaro. Riĉuloj kaj industriistoj konstruis luksajn domojn, ekzemple "Wit Huis" (Gistelse Steenweg 30), "Craeynest" (Gistelse Steenweg 700), "de Reeck" (Lange Vesting 112), "Noordveld" (Hogeweg 158), kaj "Norenburg" (Waggelwaterstraat 19).

Jam en 1829 estis lernejo por knaboj kaj knabinoj. En 1848 estis konstruita lernejo nur por knabinoj, en 1879 lernejo nur por knaboj.

20-a jarcentoRedakti

 
Monaĥejo Zevenkerken

Komence de la 20-a jarcento estis refondita la Sint-Andries-monaĥejo, kelkajn kilometrojn pli suden. Ĝi ricevis la nomon Zevenkerken (Sep Preĝejoj), pro la sep diversstilaj kapeloj, memorigantaj la sep grandajn bazilikojn de Romo. Estis instruejo por misiistoj. Al la monaĥejo estis ligita prestiĝa, ankoraŭ ekzistanta mezlernejo.

Virina malliberejo, konata kiel Refuge, estis konstruita en novgotika stilo en 1902-1914. En 1991 apude estis preta nova malliberejo, kiu ankaŭ anstataŭis la malnovan malliberejon Pandreitje en la urbocentro.

 
La Jan Breydel-futbalstadiono

Bruĝo havas du gravajn futbalo-klubojn: Club Brugge (1891) kaj Cercle Brugge (1899). Ambaŭ havis siajn futbalejojn diversloke en Sint-Baafs. En 1975 ili ricevis kunan stadionon apud la preĝejo de Sint-Andries. Estas planoj por nova stadiono pli for de la loĝkvartaloj.

Ankaŭ apud la preĝejo estas Boeverbos, la ĉefadministrejo de la provinco, kaj la provinca arĥivo.

 
Preĝejo de Sankta Bavo
 
Preĝejo de Sankta Willibrord

Pro la kreskanta loĝantaro estis en 1912 refondita la Sint-Baafs-paroĥo. La nuna preĝejo konstruiĝis en 1934 sur eksa futbalejo de Club Brugge. Poste ankoraŭ estis konstruitaj du pliaj preĝejoj: Sankta Willibrord en 1957 kaj Sankta Huberto (ankaŭ nomata Blijmare) en 1978. Tiu lasta ne plu estas uzata.

La loĝantaro daŭre kreskis kaj plu estis konstruitaj domoj, lernejoj kaj vendejoj. Nun Sint-Andries estas preskaŭ plenkonstruita kaj nur je la randoj restas iom da agrikulturo.

Pro la konstruo de nova vojo N31, kiu ligas Zeebrugge al la E40 kaj E403 en 1972-1973 Sint-Andries estis duonigita. Metante la N31 en tunelojn, oni klopodas religi la du partojn.

PolitikoRedakti

Dum sia ekzisto kiel sendependa komunumo, Sint-Andries havis jenajn estrojn:

  • 1800-1803: Alexandre Demullet
  • 1803-1814: Philippe Gevaert
  • 1814-1816: Eugène de Peellaert
  • 1816-1830: Petrus Maene
  • 1830-1872: Edouard de Nieulant
  • 1872-1884: Adolphe Otto de Mentock
  • 1905-1919: Paul Rotsart de Hertaing
  • 1919-1921: Paul Coppieters
  • 1922-1945: Stanislas van Outryve d'Ydewalle
    • 1941-1942: Elias Couvreur (dummilita, ne estas en la oficiala listo)
  • 1947-1951: Cyriel Durein
  • 1951-1958: Fernand Coppieters de ter Zaele
  • 1959-1970: Pieter Leys
 
Kapelo de Onze-Lieve-Vrouw van 't Boompje

VidindaĵojRedakti

La kapelo de Onze-Lieve-Vrouw van 't Boompje (Nia Sinjorino de la arbeto) je Koestraat, parto de la bieno Ter Lucht, estas pilgrimejo konata en la regiono.

En la bieno Beisbroek estas observatorio kaj planetario.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Stanislas van Outryve d'Ydewalle : Beschrijving der gemeente St Andries. - Brugge, 1930.

ReferencoRedakti