Club Brugge KV

futbala klubo ĉe Bruĝo, Belgio
(Alidirektita el Club Brugge)

Club Brugge (mallonge: Club) estas futbalklubo en Bruĝo, Belgio, unu el la du bruĝaj kluboj (la alia estas Cercle Brugge) kiuj ludas en la unua klaso de la landa ligo. Ĝi havas la vicnumeron 3; ĝiaj koloroj (ekde 1909) estas blua kaj nigra.

Club Brugge KV
Club Brugge Koninklijke Voetbalvereniging
emblemo
futbala klubo • futbalteamo • profesia sporta teamo
Komenco 13-a de novembro 1891 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruĝo
Ĉefestro(j) Bart Verhaeghe vd
Posedatoj Klokke Stadion vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo public limited company
vdr
La Jan Breydel-stadiono

La klubo unuafoje, neformale fondiĝis en 1890 kun la nomo Brugsche Football Club (Bruĝa futbal-klubo) kaj formale refondiĝis en 1891. La unuaj jaroj estis tumultaj, kun pluraj forŝiroj kaj unuiĝoj. En 1912 la klubo luis stadionon De Klokke, kiun la tiama prezidanto Albert Dyserynck en 1920 aĉetis kaj donacis al la klubo.

Club Brugge kaj la malpli granda rivalo Cercle Brugge ekde 1975 kune uzas la Jan Breydel-stadionon en dense loĝata kvartalo de Sint-Andries. Jam delonge estas planoj por konstrui novan stadionon, komunan aŭ ne, ekster la loĝkvartaloj, sed diversaj problemoj blokas la realigon.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La antaŭa stadiono De Klokke en 1975