Dirk KOLLMAR (naskiĝinta la 6-an de septembro 1963 en Oettingen in Bayern, mortinta la 3-an de majo 2014 en Gotha) estis germana managero ekonomia, funkciulo de korbopilkado kaj ilustranto de porinfanaj libroj.

Dirk Kollmar
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1963 (1963-09-06)
en Oettingen in Bayern
Morto 3-an de majo 2014 (2014-05-03) (50-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno
Okupo
Okupo functionary
vdr

Vivo redakti

Kollmar frekventis internulejon kun sporta fokuso en Munkeno kaj trapasis la ekzamenon abiturientan, sekcio korbopilkado. Li aktivis kiel ludisto i.a. en Nördlingen. Post militservo en paraŝuta taĉmento li studis de 1988-91 teknologiojn bierfarejan kaj trinkaĵfaradan en Weihenstephan ĉe la Teknologia Universitato Munkeno.

En 1991 li komisiitis far la patro Günther Kollmar serĉi en la eksa GDR taŭgajn fabrikejojn kaj deponejojn por la bierfarejo Oettinger. Li trovis en Gotha la popolproprietan entreprenon VEB Gothaer Brauerei. LI pligrandigis tiun ĉi firmaon. Oferton labori ĉe la usona konzerno Anheuser-Busch li rifuzis kaj ekestris la Oettinger-bierfarejon kune kun la patro en la 1994-a jaro.

Kun samepensantoj li fondis en 1998 la sportklubon Basketball in Gotha e.V. (BiG) kiun li subtenadis kiel prezidanto kaj kies unua vira teamo sukcesis suprenrangiĝi al la dua federacia ligao ProA. Ekde 2009 Kollmar estis ĉefo de la Turingia Korbopilkada Ligo. En la loĝurbo Luisenthal li krome tenadis gastejon kun bierfarejo-muzeo.

Post la forpaso de la patro en 2013 Kollmar havis pli ol 80% de la kompanianaj kaj voĉdonrajtaj eroj. En 2014 li mortis pro apopleksio. [1]

Premioj redakti

  • 2011 Bundesverdienstkreuz am Bande für soziales Engagement
  • 2011 Myconius-Medaille der Stadt Gotha

Verkoj redakti

  • Paul Piranha und das Blauteil, Gotha 2012.
  • Paul Piranha und der Blubbersee, Gotha 2010, ISBN 978-3-00-032539-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Nekrologo en gazeto TA. Arkivita el la originalo je 2014-05-06. Alirita 2015-01-07.