Diskuto:Ajkido

(Alidirektita el Diskuto:Aikido)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

Malelstarigo redakti

La artikolo perdis elstaran statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 21:19, 30 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu tiu ĉi artikolo pli bone nomiĝas AJKIDO?

Mi malkonsentas. La japana pronoco estas A-I-KI-DO do aikido taŭgas laŭ mi. Edwinstearns 17:40, 24. Jun 2005 (UTC)
Vidu ankaŭ Reta Vortaro. Mi movas ĉi tiun artikolo. Edwinstearns 17:45, 28. Jun 2005 (UTC)
La unua silabo estas pronocita kiel 'aj' laŭ la instruistoj ĉe Iwama, Japanio... Se vi volas pronoci ĝin alie, jen via afero... La japana vorto estas aj-ki-do...
En ĉiu alia lingvo ĉe www.reta-vortaro.de, la nomo de tiu ĉi arto literumis kun la diftongo kiu estas prononcita 'aj'...

Per tiu ĉi, la artikolo novnomiĝis...

Mi protestas kontraŭ tiu renomado. La formo "aikido" estas jam delonge establita en Esperanto. Ĝi estas vaste uzata. Bv. malfari tiun movon. Bertilow 20:04, 13. Jun 2009 (UTC)
Ne gravas se vi protestas. La vorto 'aikido' ne ĝustas. La luktarto nomiĝis 'AJ-KI-DO'. Mi estas ajkidisto kaj mi komprenas kiel prononci la nomon... Ĝi ne estas a-i-ki-do...
Tamen la paĝo reiris al la ĝusta nomo post mia protesto. Cetere ankaŭ mi okupiĝis pri aikido dum pluraj jaroj (sed ne plu povas pro malbona genuo), kaj mi ankaŭ iom studis la Japanan lingvon. Tial mi scias, ke en la Japana ne ekzistas distingo inter "ai" kaj "aj". Tial ne eblas diri, ĉu la ĝusta elparolo estas "ai" aŭ "aj". Depende de oni propra unua lingvo oni povas aŭdi la Japanan sonon ĉu kiel "ai", ĉu kiel "aj". Sed ankaŭ tio ne gravas. La Esperanta vorto "aikido" ne estas la Japana vorto "aikido". Ili ne elparoliĝas same, ĉar temas pri du malsamaj lingvoj. Esperanto transprenis la vorton ne laŭ la sono, sed laŭ ofta skribobildo en Latinliteraj lingvoj. Tio estas tute normala afero. Nun la vorto estas tia, kia ĝi estas, kaj ne estas la tasko de la Esperanta Vikipedio ŝanĝi tion. Bertilow 15:19, 14. Jun 2009 (UTC)
Jen bonaj vortoj: «mi scias, ke en la Japana ne ekzistas distingo inter "ai" kaj "aj". Tial ne eblas diri, ĉu la ĝusta elparolo estas "ai" aŭ "aj".» Kiel mi komprenas, la problemo estas solvita (se ne por la tuta Esperantujo, nu almenaŭ por Vikipedio) per alidirektado de "Ajkido" al "Aikido". :) Ikar' A. 09:05, 17 Jun. 2011 (UTC)

Ĉu ekzistas en viki-eo artikolo pri la Qi aŭ Ki aŭ Ĉi aŭ kiel ajn estas la esperanta traduko? Ĝi estas gravega parto de la luktosporta ideologio kaj eĉ de la orienta kulturo. Mi miras ne trovi aludojn pri ĝi en la luktosportajn artikolojn (Aikido, Tajĝiĉuano, Ĉigongo)--Internaciulo 14:10, 11. Feb 2006 (UTC)

Se la viki-eo artikulo ne ekzistas, ni povas tradukti lin...jonathaneo

strange redakti

Strange estas, ke pri tiu temo ne partoprenas japano, kiu ja povus decidi. Mi provos trovi japanon kaj demandos lin, aŭ en viki aŭ en skajpo.

Laŭ mia kono de la japana lingvo mi elprononcas a-i-ki-do, kun relative mallonga i.--Hans 15:56, 14. Jun 2009 (UTC)

Sed kiel tio ĉi rilatas al la diskuto, Hans? Oni ankaŭ ne ŝanĝos la vorton "birdo" al "berdo", ĉar la britoj tiel prononcas la vorton "bird", ĉu ne? --PaulP@diskkont 10:15, 15. Jun 2009 (UTC)

Terminoj kaj ĝustigoj redakti

  • En la sekcio "Historio", en la komenco, kie la hieroglifoj estas deĉifrataj, la trian necesas plivastigi: "3) DO : trako, vojo, maniero". Tio gravas por pli ĝusta kompreno, pri kiu vojo temas.
  • Necesas ja ellabori terminojn por bokken, tanto, jo (dzjo) ktp.
  • En la dua alineo de sekcio "Senarma praktiko" kaj sube, ĉu la termino nage ne estas pli ofte (en pli multaj skoloj) uzata ol tori?
  • En la subsekcio "Irimi kaj tenkan", la vorto irimi asociigitas kun vorto malproksimiĝi, sed ja pli taŭgus traduko eniri (en Ma-aj-on - la zonon(areon) de sekureco de uke-o).
  • En la sekcio "Armila ekzerco". Bokken jes similas forme al sabro, sed historie ĝi ja estas japana glavo.
  • En la sekcio "Rangoj". Ne «Same kiel ĉiuj nuntempaj budo-oj...», sed «Same kiel plej multaj nuntempaj budo-oj...». ... «La dan-ojn aljuĝas federa komisiono: aikikai.» - Tio estas en Aikido Aikikai, en aliaj skoloj de aikido tion faras la propraj instancoj, ĉu ne? ... «Tamen por infanoj kelkaj lernejoj uzas zonojn el aliaj koloroj» - Tamen ne nur por infanoj. ... La sinonimo de keikogi estas dogi.

Ikar' A. 09:05, 17 Jun. 2011 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? Laŭ mi la teksto ŝajnas fakta, kaj mi ne vidas dubeblan aserton. Mi nur vidas ke la eksteraj ligiloj ne montriĝas kiel kutime en vikipediaj artikoloj. Sed tiun mankon ne forprenas aldono de referenco, nur ĝustigo. ThomasPusch (diskuto) 00:52, 6 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Ajkido".