Diskuto:Astronomio

Problemo: Rigardante la paĝon pri astroscienco mi klakis al hundo kaj trovis la paĝon pri la hundo kiel dombesto. Klakante al Eŭropo mi atingis la kontinenton anstataŭ la lunon. Kion fari? Bibliotekistoj solvas tiun problemojn, indikante en katalogoj ekz. [hundo (besto)] aŭ [hundo (konstelacio)]. Ĉu vi ĉi tie jam uzas similan sistemon? Se jes, ŝanĝu la ligojn. Se ne, mi proponas transpreni tiun modelon: [vorto (kategorio)].

--Unukorno

Ankaŭ Ĝavo estas du malsamaj aferoj: insulo kaj program-lingvo.

Mi sugestas, ke por tre tre ofte uzataj nomoj kiel "Eŭropo", "hundo" tiuj nomoj havu la "titolrajton", dum la flanka afero uzu krampojn: Eŭropo (kontinento) = Eŭropo; Eŭropo (luno) = Eŭropo (luno). "Hundo" kompreneble tuj konduku al de ĉiuj komprenata dom-besto.

Je aliaj aferoj, oni faru alkondukilon: Michael JACKSON alklakita montru:

Michael JACKSON - bv. elekti

1. Michael Joseph JACKSON(artisto)
2. Michael JACKSON(bier-fakulo)
3. Michael JACKSON (militestro)

--Bab (kiu pli frue nomis sin "Bjørn" Bab 11:30, 5. Okt 2006 (UTC))


Dankon, Bjørn! Tio ŝajnas al mi bona solvo. (Aŭ: Kion diras la aliaj?) Ĉiuokaze ni devus fiksi tiun aferon en la helpilaro, ĉar ju pli la Vikipedio grandiĝas, des pli da tiaĵoj aperas. --[[Unukorno]


Ĉu estus bone movi la indekson de ĉi tie al Spaca objekto kaj havi ligilon de ĉi tie al tie? --Chuck SMITH


Mi renkontis la problemon kiun menciis Unukorno ĉe Ekvinokso kaj Ekvinokso (la grupo). Responde al la demando de Chuck SMITH: Laŭ mi, Spaca objekto estas nur subtemo de Astronomio. -- Kunar


Ĉu Astroscienco = Astronomio?
Kio estas la malsameco? --Yekrats 00:38, 27. Mar 2004 (UTC)

Senespera artikolo, la aŭtoro ne scias pri kio li skribas... redakti

Terure ellaborita artikolo... Simple ĝi nenion parolas. Ĉiu scipovas skribi tion... Krom: kio estas astronomio? Certe ĝi ne estas la scienco pri la astroj. Ĉu ĝi ne konsistas la scion pri la spaco interastra aŭ ekzemple vezikoj tempspacaj, nigraj truoj, aŭ pli simplaj kvazaroj, planedidoj!? Kie estas malgranda menco pri la astronomio de Esperanto? Permesu, ke mi skribu tiun atrikolon denove, akord'? Jam eĉ mi tie pli multe skribis! HGGIPS

Terminoj por NGC-objektoj redakti

Bonvolu rigardi kaj kontroli proponatajn de mi terminojn:

Ĝeneralaj terminoj

Parametroj de objekto

Istoj

Maksim 09:57, 20. Jun 2006 (UTC)

CoRoT-7d aŭ COROT-7d redakti

Bonan tageron uzantojn ,


mi proponas por krei ĉi tiu paĝon : CoRoT-7dCOROT-7d. Ĉi tiu artikolon estos la traduko de ĉi tiu francan artikolon. Ke vi pensas ?


Amike,

Astroscienco : Pluaj informoj pri mi Diskuti ? 03:55, 11 Dec. 2011 (UTC)

Bona ideo, mi proponas la artikolon en Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno. Amike --pino 10:13, 11 Dec. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Astronomio".