Nicolas Louis de Lacaille

franca astronomo

Nicolas Louis de la Caille (naskiĝis la 15-an de marto 1713 en Rumigny, apud Reims; mortis la 21-an de marto 1762 en Mazarin, apud Parizo) estis franca astronomo kaj geodeziisto.

Nicolas Louis de Lacaille
franca astronomo kaj geodeziisto
franca astronomo kaj geodeziisto
Persona informo
Naskiĝo 15-a de marto 1713
en Rumigny, Ardennes, Francio
Morto 21-a de marto 1762
en Mazarin (apud Parizo), Francio
Lingvoj franca
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Reĝlando FrancioFrancio
Alma mater Collège de Lisieux • Collège de Navarre
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto • verkistoinstruisto
vdr

Unue li studis teologion, sed post ioma tempo li forlasis tiun ĉi karieron kaj plene okupiĝis pri matematiko kaj astronomio.

Li studis la sudan ĉielon kaj observis pli ol dek mil stelojn en 14 konstelacioj. Malkiel klasikaj konstelacioj, kiuj estas nomitaj laŭ mitologiaj figuroj, liaj konstelacioj plejparte portis la nomojn de teknikaj atingoj kiel ekzemple la konstelacio Pumpilo.