Diskuto:Augusta Treverorum

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by Super nabla

Vidu Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Multaj titoloj, neniu teksto #2. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 3 nov. 2023 (UTC)Reply

@Super nabla: Kiel jam skribite, mi tute konsentas pri via ideo grupigi la multajn fotojn en galerion. Mi provis tion kiam mi hieraŭ rearanĝis la tekston kaj fotaron, sed ĉe mi la fotobloko ŝajnis al mi aspekti tro granda, tiel ke oni ne plu atendus tiom vastan literaturan liston sub ĝi. Tamen nun tamen aspektas tute akcepteble. Mi tamen havas ankoraŭ noton pri la grupigo: en via regrupigo vi perdigis multajn ekzistajn kaj helpajn bluajn internajn ligilojn: ekzemple sub la bildo pri la du ormmoneroj estis klarigo "ormonero solido de cezaro Valentiniano la 2-a, muntfarejo Treviro" kaj nun estas, tute sen interna ligilo "ormonero solido de cezaro Valentiniano la 2-a, muntfarejo Treviro". Konsentite, la ligilon al paĝo oro oni ne urĝe bezonas, ĉar ĉiu scios kio estos oro, sed ligilo pri solido estas helpa, ĉar ne ĉiu tuj memoros ke tio estas nomo de antikva romia monero, kaj pri Valentiniano la 2-a, kiu estas malpli konata cezaro ol la du plej renomaj, Julio kaj Aŭgusto (kaj pri la vorteto cezaro mem) ankaŭ ligilo utilas. Forigi ilin ĉiujn en kopiado estas fuŝo, kaj perdigas informon, sen ŝpari milimetron da teksto. Ke aldone iuj j-finaĵoj perdis konekton kun sia vorto, estas nur aldona detaleto. Ĉu vi riparos vian fuŝon? ThomasPusch (diskuto) 22:11, 4 nov. 2023 (UTC)Reply

@ThomasPusch: Pardonpeton, vi tute pravas. Dankon pro rimarki tion. Mi tro rapidis, kaj mi ne bone re-kontrolis la rezulton. Intertempe, mi ankaŭ «purigis» la paĝon Baziliko de Konstanteno, kiu havis similajn problemojn. —Supernabla🪰 11:45, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Augusta Treverorum".