Diskuto:Bautzen

Latest comment: antaŭ 10 horoj by Tlustulimu in topic Artikolo pri grava verkisto kaj eldonisto

Mi iom aktualigis la tekston (bonvenas plia redakto, ĉar ekzemple la aparta ĉapitro "faktoj", tre malnova, ekde multaj jaroj ne plu necesas pro la intertempe norma informkesto). Pri la urbonomo mi elstarigas la formojn en la suprasoraba kaj en la germana ... la pola nomo aldone sencas inter krampoj, kaj nepre ankaŭ estu la ĉeĥa - historie ĉeĥoj vivis multe pli proksime ol poloj. Sed tamen klaru ke la oficialaj urbonomoj estas en la suprasoraba kaj en la germana, ne en la pola aŭ la turka aŭ la rusa aŭ la araba, kvankam sendube kiel enmigrintoj ankaŭ vivas poloj kaj turkoj kaj rusoj kaj araboj en la urbo... Aldone mi metas (ampleksigeblan) artikoleton pri Handrij Zejler, kiu ĝis nun mankis. ThomasPusch (diskuto) 14:44, 22 nov. 2016 (UTC)Reply

Esperantigo al "Baŭcen" redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke iu[1] aldonis la esperantigon "Baŭcen". Ĉar mankas la kutima finaĵo de substantivo, mi serĉis la formon en la reto. Mi trovis ĝin nur kvarfoje per Guglo. Unu fojo estas esperanta paĝaro, nome Iu esperantigo de kanto. Sed mi ne certas, ĉu tia malofta apero sufiĉas por mencio ĉi tie. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:54, 1 okt. 2022 (UTC)Reply

  1. la mallongtempa uzanto NaNO2-jz, aktiva ĝis nun nur en 2022, dankinde la 1-an de oktobro 2022
Esperantigo de urbonomo signifas ne nur similigi esperantan prononcon de nacilingva fonetiko (do "au" > "aŭ" kaj "tz" > "c"), sed konformigi substantivon al la esperanta gramatiko (finiĝo per finaĵo -o, nepra akcento de antaŭlasta silabo) kaj aldoni pruvojn ke tia esperanta vorto vaste uzatas en esperantaj vortaroj, la literaturo kaj gazetaro. La vorto "Baŭcen" ne estas esperantigo, sed nur indiko en esperantlingva teksto ke la "germana vorto prononcatas [Baŭcen]". Kvankam la nuna prononcindiko estas "[Baŭcn]", ĉar la germana litero ne indikas esperantan sonon "e" sed nur sonon ŝvao, aldono de malĝusteta prononcosono "e" tolereblas, ĉar ĉiukaze la prononco de alilingvaj sonoj per la esperanta sonaro estas nur proksimuma: ĉiam eblas ankaŭ alternativa ne-esperanta prononcindiko per sistemo IFA, kiu ĉi-tie rezultas la kaprican signaron [bˈa͡ʊt͡sən]. Tial la aldona prononcindiko "Ekde 1993 paskorajdantoj el Bautzen [pron.: Baŭcen] denove rajdas al Radibor post longa "interrompo" el la 16-paĝa artikolo "Kutimoj de la soraboj dum jaro",] eldoninto Soraba muzeo, indikas tute ĝuste ke temas nur pri prononco (="pron."). Mi tamen proponas aldoni la du tute interesajn indikojn el la esperanta kulturo al la teksto. Sed por la kanto "Kisis mi simple nur [sur la ŝultron ja ŝin" (originale "Ach, ich hab' sie ja nur [auf die Schulter geküsst]") de iu "K. Millöcker", tradikita de Joachim Giessner kaj kantita de Miroslav Smyčka, ankoraŭ bezonigas esperantan artikolon pri la aŭstra opereta komponisto Karl Millöcker (d:Q456099). Ĉiukaze bona trovo de du interesaj referencoj! ThomasPusch (diskuto) 06:30, 6 maj. 2024 (UTC)Reply

Artikolo pri grava verkisto kaj eldonisto redakti

Saluton. Mi ĵus tradukis la germanan artikolon pri Jan Arnošt Smoler esperanten. Nun unu plia ruĝa ligilo finfine fariĝis blua. - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:49, 6 maj. 2024 (UTC)Reply

Tre bone, dankon. ThomasPusch (diskuto) 07:51, 6 maj. 2024 (UTC)Reply
Povas esti, ke mi jam ie legis pri la verkisto, eble eĉ en la suprasoraba Vikipedio. Tlustulimu (diskuto) 07:53, 6 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Bautzen".