Diskuto:Benito Mussolini

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

Kial "Musolinio" (linio da musoj!)? Kial ne Musolino? Aŭ eble Musoleno, kiel eble skribus la kara fuŝulo Rikardo Ŝulco? Estas absurde. Nun esperantigu ankaŭ la nomojn de ĉiuj Marco, Mark, Marc ktp de la mondo per Marko, por ke oni ne plu sciu ies akjn devenon. jc

Fakte, kial ne ankaŭ la individuan nomon? Benito? Beneto? Benedikto? Benĉjo? Dume elpensu ankaŭ esperantigon por la i.a. itala kaj hispana _vir_nomo Mario, kaj makulu per ĝi ankau la paĝon pri "Mario Vargas Llosa". Jen kion mi nomus la fetiĉismo de nom-esperantigoj! jc

Trankviliĝu. De longe la artikolo citas la ĝustan italan nomon. Malavantaĝo de manko je esperanta nomo kompreneble estas, ke ne eblas adjektivigi, adverbigi, verbigi ĝin, do ne eblas krei iun vortumon kiel "la hitleraj kaj stalinaj frenezaĵoj". Sed tio eblas nur, kiam e-lingva nomo vere per eksteraj fontoj pruveblas en la esperanta literaturo kaj gazetaro. Mi ne konas tian fonton pri e-lingva nomo de Mussolini, tial estas bone kiel estas nun. ThomasPusch (diskuto) 02:09, 4 dec. 2022 (UTC)Reply

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas dubebla aserto en la fakte tre mallonga artikolo? Sincere dirite, private mi havas multajn dubojn pri la homo, sed tiu-ĉi teksto estas tiom mallonga, ke oni devus indiki pri kiu dubebla detalo postulindas fonto. ThomasPusch (diskuto) 02:09, 4 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Benito Mussolini".