Diskuto:Berlino

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Kani in topic Plibonigo

Kio estas la area-kvoto de Parkoj, Arbaroj, eventuale agrikulturaj terenoj, privataj ĝardenoj, en Berlino ? Mi jam legis, ke temis pri la plej verda ĉefurbo en Eŭropo ?

Tio estas informoj vere aldonindaj. Mi klopodos trovi informojn. Entute en tiu artikolo ankoraŭ mankas multo. Ĉiukaze Berlino fakte havas surprize grandan procentaĵon da arbaro kaj akvo...Agrablan dimanĉon! Montanesko


Kompare al aliaj, kiuj rekte kontribuis al tiu-ĉi paĝo, mia kontribuo restos apenaŭ videbla, ĉar mi apenaŭ ŝanĝis la tekston, malgraŭ ke mi forigis multajn ruĝajn ligilojn per kreo de pliaj artikoloj. Kvankam mi nur dum kvin jaroj de mia vivo, kiel studento engaĝita pri la E-movado (... kaj ankaŭ pro amo), daŭre alternis inter la Bonno kaj Berlino, berline pasigante parton de miaj studoj, mi kalkulante iom surprizite rimarkas ke mi naskis relative multajn berlinajn tekstojn - inter alie la artikolojn pri 9 de la 12 distriktoj - Friedrichshain-K., Charlottenburg-W., Steglitz-Z., Tempelhof-Sch., Neukölln, Treptow-K., Marzahn-H., Lichtenberg kaj Reinickendorf, pri pluraj centraj lokoj - la televida turo, ruĝa urbodomo, maria kaj nikolaa preĝejoj, nikolaa kvartalo, placo "Aleks", aleoj Unter den Linden kaj Ku'damm kun la Memorpreĝejo, pri la kvar universitatoj HU, FU, TU kaj UdK, kaj la flughavenoj Tegel, Tempelhof kaj Schönefeld. Iom da koro fakte restas en Berlino, post pasigo de vivoparto tie...

Dezirindas ankoraŭ plenigi la truojn pri pliaj lagoj kaj parkoj, muzeoj kaj teatrejoj, kvartaloj kaj historiaj lokoj - sed resume jam relative kontentige ampleksas la berlina artikolaro.

Salutas ThomasPusch 16:53, 30. Apr 2010 (UTC)

Fuŝaĵo kun la tabelo redakti

Fuŝaĵo kun tabelo loĝantaro kiu donas impreson ke temas pri mallonga artikolo..., ĉu? Alifono (diskuto) 14:34, 12 feb. 2023 (UTC)Reply

Federacia Mapo de Germanio ĉe la berlina informkesto redakti

Kial en la informkesto pri Berlino oni bezonas la dosieron "EU-Germany.svg", kiu estas interaga mapo de la ĉiuj landoj de Germanio? Verŝajne tiu pli taŭgas en la artikolo pri Germanio, Ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 12:14, 17 nov. 2023 (UTC)Reply

Plibonigo redakti

Indas iam aldoni referencojn en multaj ĉapitroj, enda ĉe leginda artikolo.--kani (diskuto) 11:05, 3 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Berlino".