Diskuto:Bitmono

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Onklo in topic Bitkojno

Ligilo redakti

Saluton al ĉiuj. Bedaŭrinde, la ligilo "Bitmonaj terminoj en Esperanto" ne plu funkcias. Ĉu oni scias kie ni povas trovi la vortojn?

Bitkojno redakti

Laŭ mi, "bitkojno" estas pli bona traduko, ĉar ĝi pli sonas kiel la internacie uzata vorto. 24.20.141.78 22:28, 20 Mar. 2013 (UTC)

Kojno absolute ne taŭgas, ĉar havas komplete alian signifon en Esperanto (vidu difinon en PIV) - nome "Keil" en la germana, metalpeco aŭ lignopeco pli dika en unu flanko kaj malplidika en alia flanko.DidiWeidmann (diskuto) 17:15, 7 Nov. 2015 (UTC)
Tia logiko lamas: Laŭ ĝi oni ja ankaŭ ne diru ekz. "litovo" aŭ "teologo", ĉar "lit'", "ov'", "teo" kaj "log'" havas tute aliajn signifojn. Jen ilustra kvizdemando pri la afero. Mi pledas por "bitkojno".--Onklo (diskuto) 18:55, 5 dec. 2017 (UTC)Reply

Kial bitmono kaj ne bitmonero? La lasta estis pli laŭvorto? —Jabok (diskuto) 21:42, 1 Jan. 2013 (UTC)

Mi kredas, ke ni povus uzi ambaŭ vortojn:
  • Bitmono: La sistemo mem
  • Bitmonero: La kvanto (ekz. “Mi havas 5 bitmonerojn” = “Mi havas 5 BTC”)
R2D2! (diskuto) 03:13, 5 Apr. 2013 (UTC)

Bitmonero/bitkojno redakti

Mi samopinias, tamen oni priatentu la realan uzon en Esperantujo. Ĉiukaze, la komenciĝa frazo de la artikolo: "Bitmono (el la angla vorto bitcoin" estas misgvida, ĉar EO bitmono ne estas traduko de EN bitcoin, kio signifas en EN bitmonero. Dum kiam la kapvorto estas bitmono (aŭ estos bitkojno) kaj ne bitmonero, oni prefere ŝanĝu la enparentezan frazeton al io kiel (angla nomo: bitcoin, t.e. "bitmonero"). --Bel Air (diskuto) 14:39, 5 Jul. 2013 (UTC)

Mi ankaŭ opinias, ke la termino por BTC estu "bitkojno". La nomoj de valutoj en Esperanto estas plej ofte rektaj Esperantigoj kaj ne tradukoj, ĉu ne? Ankaŭ alia kriptovaluto ekzistas, kies nomo fakte estas "bitmonero" (vidu ĉe http://bitmonero.org/), kaj tio povus kaŭzi konfuzon.--Mateo416 (diskuto) 02:28, 10 Okt. 2014 (UTC)

Ankaŭ, neniu alia valuto distingas en Esperanto inter la nomo de la valuto kaj la unuo. Ne estas "la eŭro" kaj "2 *eŭreroj", ekzemple.--Mateo416 (diskuto) 11:04, 10 Okt. 2014 (UTC)

Tamen ekzistas Esperanta traduko (kaj ne nura rekta Esperantigo) de kelkaj valutoj, ekz. estas "Slovakia krono" kaj ne "Slovakia koruno" (sk: Slovenská koruna). --KuboF (diskuto) 00:23, 29 Okt. 2014 (UTC)
  • Unue referencoj! Ekzemple en la Kontakto en numero 2014-02 estas artikoloj: "Bitmono – Duboj kaj Misteroj" kaj "La bitmona revolucio – Monsistemo en la manoj de la popolo" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:25, 21 Apr. 2015 (UTC)

Karaj, kiu proponas la esprimon "bitkojno" unue bonvolu konsulti PIV-on!! Tio estas kompleta absurdaĵo, ĉar kojno havas tute alian signifon en Esperanto. Estas bitmono aŭ bitmonero. Kojno ne estas diskutebla, sed simple grava eraro! Se mi cetere vidas la lingvan nivelon de la artikolo nuna, tiam la diskuto pri la esprimo mem estas preskaŭ ridinda ... mi komencis poluri la plej terurajn frazojn, sed la nivelo de la artikolo estas mizera, ĉu temas pri maŝina traduko de la angla teksto? DidiWeidmann (diskuto) 17:17, 7 Nov. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Bitmono".