Diskuto:Brandeburgio
Ankaŭ por germanoj la sonkombino "nb" estus malfacile prononcebla. Fakte oni prononcas "Branden-Burg", do kun eta paŭzo. Tio similas al la prononcmaniero de ekz. "San Benedetto", "San Bernardino" k.s. --Helmut Welger 07:32, 27. Mar 2005 (UTC)
Pronuncu kiel portugallingvanoj, antaŭigante la nazaleco de vokalo kaj fleksante la du superaj formantoj de la /a/ por renkonti la du formanto de /n/! Estas facile (almenaŭ al ni)... Serioze: Mi pensas ke tiu ne idas esti artikolo, tiu estas nur noto al ĉefartikolo Brandenburgio, ĉu ne?Roberto 14:22, 27. Mar 2005 (UTC)
- Roberto, vi pravas -- tio ĉi ne estas vera artikolo. Mi unue volis korekti en la artikolo pri Zigmundo la 1-a la ĉeĥajn nomojn, ĉar ŝajnas al mi strange, ke la esperanta nomo de germana, franca aŭ itala persono, urbo, regiono orientiĝu laŭ la ĉeĥa formo. Sed mi rimarkis, ke Vikipediisto:Petr Tomasovsky sisteme uzas tiajn ĉeĥeskajn nomojn, kaj mi ne volis korekti ion, kion li faris intence. Intertempe li je mia miro ŝanĝis la nomojn en Zigmundo la 1-a, sed ekzemple konservis "Brandeburgio" en Komunumo Krzyżanowice.)
- Pretere, italoj havas duan manieron eviti sonkombinojn kiaj "nb", "np", "nm" ktp: Ŝanĝi "n" al "m". Ekzemple la antaŭa papo Johano Paŭlo la 1-a, kiu estis italo, ofte estis nomata "Giampaulo" [ĝampaŭlo], kvankam la izola karesformo de "Johano" estus "Gian(ni)". Kaj mi konfesas, ke mi mem prononcas "sambenedeto". S-ta Benedikto pardonu min.
- Mi konsentas forigon de la artikolo. Aŭ eble ĝi restu kiel pludirektilo. -- Umberto 15:54, 27. Mar 2005 (UTC)
Komencu diskuton pri Brandeburgio
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Brandeburgio.