Diskuto:Brita signolingvo

Signolingvo/gestlingvo redakti

Kiel en la artikolo pri signuno, mi kredas ke oni ĉesu nomi BSL gestlingvo, ĉar gesto estas pli vasta ol signo. Gesto estas iu ajn manmovo uzata por komuniko, dum signo estas specifa vorto en signolingvo. Pro tio mi ŝanĝis gestlingvo al signolingvo.

Mi konsentas pri la ĝenerala alidirektigo de gestlingvo al signolingvo.

Amike,

Marteno


Ĝermo-lingvo redakti

Mi aldonis la ŝablonon ĝermo-lingvo, ĉar krom la enkonduka alineo kaj unu mallonga senenhava alineo pri dialektoj la artikolo diras nenion pri la lingvo mem. Anstataŭe ĝi klarigas burokrataĵojn de la eduksistemo kaj provizas la negativan informon ke aliaj gestolingvoj estas ja aliaj.

Tute mankas sekciojn pri:

  • sintakso -- Je baza minimumo, ĉu ĝi estas SVO simile al la najbaranta angla aŭ ĉu ĝi preferas alian vortordon?
  • morfologio -- ĉu vortoj povas esti plurgestaj? Ĉu ekzistas fleksioj? Se jes, ĉu la fleksioj kunfandiĝas kun la stamoj? Ĉu ekzistas neregulaj formoj kia angla go-went?
  • fonologio (aŭ ĥerologio) -- mankas listo kaj priskribo de la fonemoj (ĥeremoj) Kiuj manlokoj estas distingaj? Kiuj mankonfiguroj estas distingaj? Kiaj manmovoj estas distingaj? Ĉu io alia estas distinga? Ĉu ekzistas kuntekstaj gestoŝanĝoj? -- Ĉu la formado de gesto influiĝas de la tempa proksimeco de alia gesto? Ĉu iaj ne-manaj signoj sisteme uziĝas? Ekzemple, ĉu tio ke frazo estas demanda aŭ alimodala estas sisteme indikata per (aŭ regule akompanata de) mieno aŭ ŝultrumo? Se jes, kia mieno, kaj kia korpomovo?
  • diaĥronaj reguloj -- ĉu iam okazis sistemaj gestoŝanĝoj? Ekzemple, ĉu gestoj iam faritaj per tri fingroj nun sisteme faratas per du, ktp?
  • dialektaj akĉentoj -- Ekzemple, ĉu gestoj ie farataj per tri fingroj aliloke sisteme faratas per du, ktp?
  • fonetiko (ĥeretiko) -- kio estas la konkreta priskribo de la alofonoj (aloĥeroj)? Tia informo necesas por ĝuste trakti multajn el la supraj demandoj.

Kompreneble vikipedia artikolo ne povas anstataŭi gramatikan volumegon. Sed ĉi tiu artikolo ne havas la bazan minimumon.

Bill O'Ryan 19:58, 11. Maj 2007 (UTC)

Lingva nomo redakti

En la artikola titolo, la lingvo nomatas Brita mansigna lingvo, en la unua frazo Brita Signa Lingvo kun tri majuskloj, informkeste Brita signolingvo, mallongigo esperantlingva, multe uzita en la teksto, estu BSL, kaj en la resto de la artikolo la lingvo plejparte nomatas brita signa lingvo kun tri minuskloj, kvankam por tiu formo eĉ ne ekzistas alidirektigo, sed aliaj tekstoj kun ligiloj al la formo brita signa lingvo vidigas ruĝan ligilon... Bill O'Ryan pravas per sia supra kritiko, kvankam li havas altajn postulojn - sed unuecigi la lingvan nomon en mallonga teksto ne povas esti nerealisme malfacila tasko. Ĉar sencas uzi la mallongigon BSL same kiel en aliaj lingvoj, kaj strangas mallongigi la formon Brita mansigna lingvo per mallongigo BSL, mi malfavorigas tiun formon (lingve kompreneble tute ĝusta, kiel ĉiuj nomitaj variaĵoj). En esperantlingvaj tekstoj, estas tendenco ne meti tre multajn majusklojn (vidu en la nuna teksto, kie post la unua frazo uziĝas la minuskla formo), do konkuras brita signa lingvo kaj brita signolingvo. El ili la unua pli korespondas al la mallongigo BSL (la dua ankaŭ povus havi mallongigon BS), sed la baza artikolo nomiĝas signolingvo, kaj el la ĝisnunaj artikoloj pri nacilingvaj signolingvoj plimulto uzas la formon "...a signolingvo": do mi proponas adaptiĝi al la baza artikolo kaj la plimulto de similtemaj artikoloj, kaj konsekvence uzi la formon "brita signolingvo". --ThomasPusch (diskuto) 16:27, 9 Jan. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Brita signolingvo".