Diskuto:Dirndelo

(Alidirektita el Diskuto:Dirndlo)
Latest comment: antaŭ 5 jaroj by ThomasPusch in topic Alinomado

Mi metis foje intercitile la vorton dirndlo ĉar mi konstatas la malfacilan prononcadon aŭ eĉ maleblan en Esperanto.--kani (diskuto) 18:49, 30 jul. 2016 (UTC)Reply

Ĉu vere malfacilas? --Lingveno (diskuto) 06:52, 31 jul. 2016 (UTC)Reply
Mi aliris la diskutpaĝon ĝuste pro la malfacilo prononci ĝin. Mi vidas, ke Kani opinias same. Mi ne komencos diskuton pri ortografio - pri kio mi ne kompetentas. Mi nur proponos, ke la vorto ne havu tri apudmetitajn konsonantojn. Tio, eble vi konsentos, ne estas karakteriza por Esperantaj vortoj. Certe ellaso de unu el ili ne kripligus la vorton kaj igus ĝin pli prononcebla. Mi proponas DirdloDindlo. Ĉi tiu estas konsiderinda demando. Plej frate --Vikiano (diskuto) 15:02, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Ĉu vi havas referencojn por tio? --Lingveno (diskuto) 15:08, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Por kio? Mi ne komprenis, pardonon --Vikiano (diskuto) 15:17, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Nu, se esperantigi la vorton, plej facile estas uzi la vorton “Diandlo„ laŭ la Bavara – aŭ eĉ “Djandlo„ (ĉu iu el vi scias, kiu estas la plej proksima??) – ĉar tio ne ŝanĝas originalan vorton. — Aleks ANDRE (diskuto) 15:53, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Mi pensas, ke Diandlo pli proksimas. Pli bone alimomigi post legindigo, pro teknikaj aferoj --Lingveno (diskuto) 15:57, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply
✔ Farite --Lingveno (diskuto) 04:21, 6 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Iom aŭdacas simple enkonduki novajn vortojn en vikipedio, kiu principe "nur" resumu sciojn el la mondo kaj ne "mem kreu faktojn". Sed manke de alternativo la aŭdaca paŝo tolereblas. Mi ne trovis antaŭan esperantlingvan referencon pri la vestaĵo: Sendube ankaŭ Bavara Esperanto-Ligo koncentriĝas pri okazigo de esperantlingvaj kunvenoj kaj pri informado germanlingva pri la lingvo Esperanto kaj ties movado, ne pri informado esperantlingva pri la bavara folkloro kaj tradiciaro. ThomasPusch (diskuto) 17:08, 6 sep. 2016 (UTC)Reply
Al konkreta demando mi donu konkretan respondon: Nek "diandlo" nek "djandlo" estas proksimaj al la originalo. En la bavara Diandl, la "ia" estas falanta diftongo, kies forta parto estas la "i". Tiu diftongo ne ekzistas en Esperanto, kaj malfacilas proksimiĝi al ĝi. En Esperanto, en la malfalanta diftono "ja", kiel en la du-vokala "ia" kun akcentita "a", ĉiam la "a" estas la forta parto. Nek "ja" nek "ia" en Esperanto similas al la bavara "ia". Fakte la formo "dirndlo" pli proksimas, ĉar la "r" ĉi tie similas al la malforta "a". La proponita esperantigo "diandlo" aŭ "djandlo" neniel taŭgas se oni celas simili al la originala prononco. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:12, 14 sep. 2016 (UTC)Reply

La referencojn mi iom pli tradukas al Esperanto (plej bone estus se ĉiuj titoloj alilingvaj, ĉi tie plejparte germanaj, inter krampoj ankaŭ estus tradukataj al Esperanto, por ke ĉiu leganto komprenu pri kio temas, ne nur tiuj kiuj ĉiukaze komprenas la germanan). Krome mi opinias ke bonus ankoraŭ pli distancigi la tekston de ŝajne "sklava" traduko el la angla: ekzemple mi ŝanĝis "Munken-bazita ĵurnalisto" (laŭvorta kopio de "a Munich-based journalist" el la angla), al la "pli" esperantlingva vortumo "ĵurnalisto en Munkeno". Dezirindus pli da tiaj "veraj" esperantostilaj vortumoj - inter alie aspektas dubinda la frazo "Diandlo estas plejparte kaduka en Aŭstrio kaj Bavario". Kial kaduka? Ĉu tio estas mistraduko de "The dirndl is mostly worn in Austria and Bavaria"??? Se jes, kompreneble ĝuste devas esti "Diandlo uzatas kiel vestaĵo precipe en Aŭstrio kaj Bavario". Tiaj mistradukoj, kvazaŭ de robota tradukilo, ne rajtas esti. ThomasPusch (diskuto) 11:35, 6 sep. 2016 (UTC)Reply

...Sed ĉar mi ne volas nur kritiki, mi sukcesis krei du novajn artikolojn pri la urbo Bad Aussee en Aŭstrio kaj la gazetoj Evening Standard en Londono kaj Der Standard en Vieno, menciataj en la referencoj, kaj tiel forigas tri ruĝajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 17:03, 6 sep. 2016 (UTC)Reply

Lingva nivelo de la Artikolo de la semajno redakti

Vidu diskuton ĉe: Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Lingva nivelo de la Artikolo de la semajno

Alinomado redakti

La plej rekta esperantigo de la vorto "Dirndl" donas Dirndlo - tio estis ja la originala paĝnomo antaŭ la nomŝanĝo. Grava regulo en Vikipedio estas ke ni ne inventu sciojn - ni registru tion kio jam ekzistas. Ni povas uzi la ekzistantan nomon Dirndl, eble kun esperantofinaĵo -o: dirndlo, sed ne inventi novan vorton "diandlo" (aŭ "djandlo, dirdlo, dindlo"...). Ĉiu el tiuj proponoj cetere ankaŭ grave kripligas la vorton kaj ofendas bavarparolantojn. (Ĝuste tia malrespekto al bavaraj proprecoj tipe elvokas ĉe bavaroj malflatajn epitetojn kiel "nordaj lumoj" aŭ "porkinaj prusoj"!)

En Esperanto senprobleme vivas vortoj kun konsonantgrupiĝoj kiel "monstro, instruo, dancklubo, artprojekto, anglo, Forstbirdo, aŭ konsonantgrupiĝo" - do same ankaŭ povas "dirndlo".

Se vi tamen volas eviti tiun vortformon, prefere do baziĝu sur la ekzistanta skribvariaĵo (kun sama prononco) "Dirndel" kaj formi "dirndelo", laŭ la modelo "Pudel - pudelo", komparu ankaŭ "bottle - botelo", "candle - kandelo", "castle - kastelo" ktp.

La paĝo do nepre nomiĝu Dirndlo (aŭ alternative Dirndelo), se entute esperantigi, aŭ neesperantigite Dirndl.

Sincere salutas Moldur (diskuto) 19:33, 19 sep. 2016 (UTC)Reply

  Por: Dirndelo --Lingveno (diskuto) 11:07, 21 sep. 2016 (UTC)Reply

La bavara vikipedio laŭ la stato de hodiaŭ nomas la aferon Diandlgwand ("knabina vestaĵo"), ankaŭ Diandl, DirndlDeandl. Certe la variaĵo "Dirndel", kiun proponas la bavaro Moldur, same bonas. Ja la bavara estas unuavice parola lingvo, kies ortografio ne estas normigita. Tial laŭ mi vere sencas orientiĝi laŭ la norma altgermana ortografio - laŭsone ĉiukaze temas pri la sama. Se la origina tekstoverkinto subtenas la vorton Dirndelo, senprobleme povas esti tia. Tial

  Por: Dirndelo ThomasPusch (diskuto) 16:25, 10 sep. 2018 (UTC)Reply

Mi ŝanĝas la titolon. TP

Reiri al la paĝo "Dirndelo".