Diskuto:Dua Mondmilito/Sovetunio

Stalin
Stalin

La lasta granda malvenkito, kiu ne intencis repaciĝis kun limigo de sia potenco, estis Sovetunio. Sovetunio konsideris sin mem kiel anoncanto kaj gvidanto de komunisma movado, kiu estis disvastiĝonta komune kun ĝi tra la tuta mondo. Jam en la jaro 1920 gvidantaro de rusaj bolŝevikoj kaj Ruĝa Armeo frunte kun Stalin kaj Miĥail Nikolajeviĉ Tuĥaĉevskij planis konkeron de plimulto de Eŭropo, kiam ili intencis kunigi siajn fortojn kun ŝtormantaj komunistoj en Hungario, Germanio kaj Francio. Estas malfacile diri, ĉu tio estis reala celo, nepre ĝi fariĝis senkaza en la momento, kiam poloj materiale subtenataj de la resto de Eŭropo diserigis Tuĥaĉevskij-n en batalo ĉe Varsovio en 1920 (la t.n. Miraklo sur Vislo) kaj en sekvantaj monatoj ili malvenkis Ruĝan Armeon en unu batalo post la alia. Kontraŭ Sovetunio stariĝis minaciga koalicio de Pollando, Francio, Anglio, nedemobiligitaj germanaj taĉmentoj, rusaj Blankaj gvardioj, finnoj, Ĉebaltaj ŝtatoj kaj Japanio. Montriĝis ja, ke Francio kaj Granda Britio ne pensas la tutan aferon tute serioze, tamen eĉ tiel la rezulto estis, ke Sovetunio eĉ ne retenis la tutan teritorion de cara Rusio, kiel kies sekvanto ĝi konsideris sin. Ĝi perdis Finnlandon, Latvion, Litovion, Estonion, parton de Pollando kaj al la laste nomita ĝi devis cedi signifajn partojn de Belarusio kaj Ukrainio. Eĉ ne limo kun Rumanio ne evoluis laŭ ties imagoj.

Stalin de komence de la 30-aj jaroj persisteme konstruis armeon prepariĝante pri sia propra renesanco de la imperio. Sed li estis singardema, evidente li timis, por ke la mondo ne kuniĝu kontraŭ li kiel en la dudekaj jaroj. Li intencis labori malrapide, iom post iom, unu celon prilabori post la alia. Por kovri sian dorson li komencis intertrakti kun diversaj ŝtatoj – Francio, Granda Britio kaj Germanio. Francoj iris renkonte al li, sed britoj reagis al ĉiuj proponoj prefere malvarme vidigante al Stalin, ke ili ne intencas garantii liajn teritoriajn postulojn. Stalin do decidiĝis interkonsenti kun Germanio, kiu tamen organizis kontraŭ li internaciajn koaliciojn (vidu Akso Berlino-Romo-Tokio), tamen kiel ĉiu diktatorema reĝimo ĝi kapablis siajn konceptojn kaj principajn sitenojn senprobleme superi, se temis pri profito. Fermo de Pakto pri neatakado kaj kun ĝi koneksantaj aldonoj kaj dokumentoj tiel ankaŭ al Sovetunio malligis manojn kaj ĝi komune kun sia nova aliancano prepariĝis por milito.


reiru al la ĉefpaĝo

Reiri al la paĝo "Dua Mondmilito/Sovetunio".