Diskuto:Efezo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia in topic Pri Efeso / Efezo

Pri Efeso / Efezo redakti

Pri la du formoj:

Oni povas ankaŭ rezoni per ĝeneralaj principoj. Laŭ Anna Löwenstein, en la apendico de Morto de Artisto,

“Kiel modelon mi uzis la Zamenhofan transskribon de la nomo Iulius Caesar, kiu en Esperanto rezultas kiel Julio Cezaro. Tiu nomo ilustras preskaŭ ĉiujn regulojn por la transskribo en Esperanto: I, kiam ĝi estas duonvokalo en la latina, iĝas J; C restas antaŭ E kaj I (kvankam antaŭ aliaj vokaloj ĝi iĝas K); la grupo AE simpliĝas al E; intervokala S iĝas Z.”

Malgraŭ ke la urbonomo Ἔφεσος estas greka, la samaj reguloj estas aplikeblaj (en Esperanto, kaj ankaŭ en la plejparto de Eŭropaj lingvoj, grekaj vortoj estas pruntitaj tra la latinigitaj formoj; tial filozofio, hipostazo, frazo, Muzoj). Tial, Esperantigante la latinan formon Ephesus, oni havus Efezo laŭregule.

Osteologia (diskuto) 19:30, 2 mar. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Efezo".