Diskuto:Görlitz

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Mistera frazo

Mistera frazo redakti

La ĉapitro Esperanto en Görlitz mencias frazon "Efika propagando estis (la 7-an de februaro 1911) prezentado de fratoj Schwarz [Ŝvarc] kaj aliaj membroj de „Varietea Esperantista Ligo” en „Reichshallentheater”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj." La vorto propagando kaj gesamideanoj montras ke estas historia esperantlingva frazo, kaj oni neniel mencias kiuj estus tiuj "fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de Varietea Esperantista Ligo". Se mi aŭdas vortojn [Ŝvarc] kaj Varieteo, mi aŭtomate pensas pri Raymond Schwartz kun "t" [Ŝvarc], sed mi nek scias ion pri esperantlingva frato de li nek pri ia „Varietea Esperantista Ligo”. Eble simple tiam estis du esperantistaj varieteaj Ŝvarcoj... Sed same bone povus esti ke oni simple invitis Rajmondon el Metz al Görlitz. Certe ne povas esti, ke anstataŭe temus pri Teodoro Ŝvarc el Budapeŝto, ĉar tiu nur dum la unua mondmilito en siberia militkaptiteco ekkonatiĝis kun Esperanto (nek pri Adolf Schwarz, kiu nur esperantistiĝis en 1925). Tamen mi demandas: ĉu iu scias ion pri esperantlingva frato de Ŝvarc kaj pri ia „Varietea Esperantista Ligo”? ThomasPusch (diskuto) 07:09, 19 sep. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Görlitz".