Diskuto:Georgij Pleĥanov

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Teksto tro rapide skribita?

Teksto tro rapide skribita? redakti

En la teksto ne nur ĝis nun restis tre multaj tajperaroj, sed ankaŭ aperas senpripensaj "vortoj". Ekzemple la nocio 'teoretikulo'. En la germana lingvo ekzistas vorto "Theoretiker", kaj el ĝi per aldono de bela esperantlingva finaĵo rapide eblas fari pseŭdoesperantan vorton. Sed "teoretikulo" laŭ la gramatiko estas ulo de teoretiko: kio estas "teoretiko"?? En Esperanto la vorto povas esti "teoriulo", ulo kiu forte okupiĝas pri teorio(j). Tia pseŭdoesperanta vorto kia 'teoretikulo' je supraĵa rigardo aspektas tute esperanta, almenaŭ ĝi ne enhavas fremdajn literojn (Y X Q Ä Ö Ü É ktp) kaj la finaĵo -ulo aspektas fidinda. Sed tamen la "vorto" estas malvorto. Tiaj eraroj malindas en enciklopedio. ThomasPusch (diskuto) 22:48, 9 jun. 2022 (UTC)Reply

Kaj plue, kion signifas "narodnikoj"? - Sincere, Moldur (diskuto) 02:33, 10 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi konsentas ke la teksto estas korektinda:
  • teoretikulo => teoriulo (temas pri paŭsaĵo de la rusa teoretik al kiu la aŭtoro simple aldonis -ulo);
  • narodnikoj evidente estas membroj de la movado Narodniki (Narodniks), tradukebla kiel Popolanoj, Popolemuloj (narod estas popolo kaj -ik estas sufikso ofte uzata por montri apartenon al iu movado — bolŝevik, menŝevik, trudovik, ktp), kies adeptoj opiniis ke la radikoj de socialismo estas en la ordinara popolo, ĉefe en kamparanoj kaj ilia komunumo kiu jam estas preskaŭ tute socialista. RG72 (diskuto) 04:45, 10 jun. 2022 (UTC)Reply


Halo, eble mi haste laboris antaŭ 16 jaroj, sed tiam ankoraŭ forte laboris en mi la entuziasmeco por krei multajn artikolojn. Pardonu pro la tajperaroj, kiujn mi devintus korekti! Bedaŭrinde kelkfoje mankas korektaj okuloj de alia persono (principo de kvar okuloj). AmikeNarvalo (diskuto) 06:30, 10 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi uzis la vorton narodnikoj, ĉar ĉiu nacio/lingvo uzas simile vidu la lingvajn formojn. Alia formo forigas/malpliigas la politikan nocion de la esprimo.Narvalo (diskuto) 06:39, 10 jun. 2022 (UTC)Reply
@Narvalo: Ne estas problemo foje haste labori, certe ni ĉiam jam estis vokitaj for de la komputilo kaj poste forgesis ke ni skribis ion nem vere pretan. Sed oni simple devas poste finfari la tekston, eĉ post 16 jaroj. Mi nun ne relegis la tekston, nur hazarde rimarkis du vortojn "insterlaboro" kaj "aliĝias", kiuj certe estas simplaj tajperaroj. Ĉu vi bonvolas ĝustigi ĉiujn tajperarojn, kaj ĉu vi pensas ke necesas artikolo pri la loĝloko Gudalovka? - Tiam bonus verki ĝin aŭ priskribi ĝin tekste sen ligilo "vilaĝeto Gudalovka proksime de urbo XX en provinco YY" aŭ iel tiel. Kaj sincere dirite, se uzi vorton narodnikoj, mi pensas ke antaŭ ol komenci alian novan artikolon necesas verki esperantan tekston, eble nur artikolan ĝermon de nur tri frazoj, pri tiu koncepto. Aŭ ne uzi la vorton, sed tio ŝajnas malfacile pri tiu ĉi biografio. ThomasPusch (diskuto) 13:08, 14 dec. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Georgij Pleĥanov".