Diskuto:Hermann Hesse

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch in topic Volapuko vere ?

Volapuko vere ? redakti

En la Germalingva paĝo pri Hesse, agnoskita kiel "elstara artikolo", mi vidas nenie aperi ke li lernis Volapukon! Tio eblas, Volapuko ne estas grava afero por ĉiuj.

Sed mi vidis en tiu Esperantlingva artikolo (kaj en la Volapuklingva ankaŭ, ĉu fonto de la eraro?) ke li verkis la libron Die Weltsprache. Ein Ruf an die Gesamtmenschheit, libro pri kiu mi unue legis en la fama libro de Drezen Historio de la Mondolingvo; Drezen citas ĝin sen citi ĝian aŭtoron. Mirus mi se Hesse estus la verkisto kaj ke Drezen ne citus lin! Mi tute ne pensas ke Hesse estas la verkisto, estas eraro sendube. Li fakte probable eĉ neniam lernis Volapukon, mi neniam vidis lian nomon dum miaj esploroj pri Volapuko.

Konklude, mi tuj forviŝos la libron el la listo, kaj mi metos la ŝablonon "mankas fonto" al la aserto laŭ kiu li sciis Volapukon. Se vi ne samopinias kaj havas fonto(j)n, aldonu ilin kaj remetu la tekston forviŝitan.

--Theomanou (diskuto) 14:56, 15 Dec. 2015 (UTC)

Mi trovis seriozan fonton, post jaroj, kiu ŝajnas konfirmi ke Hermann Hesse estis la verkisto de tiu libro. R. Haupenthal, en sia Volapük-Bibliographie, p. 110, atribuas ĝin al Hermann Hesse. Sed tio daŭre ŝajnas stranga al mi. En la Jenotem valemapüka ‚Volapük‛ de Johann Schmidt, alia tute kredinda fonto, tiu libro estas atribuita al iu "Hesse", sen cito de la persona nomo. Probable tie fontas tio, kion mi daŭre taksas eraro: Hesse ne estas malofta familia nomo.
--Theomanou (diskuto) 12:15, 15 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Malfacile solvebla dubo. La Germana Nacia Biblioteko tute ne citas aŭtoron de la libro Die Weltsprache. Ein Ruf an die Gesamtmenschheit. Sed tamen ankoraŭ ne troveblas pruvo ke temis pri "iu alia Hesse"! Serĉo maksimume malkovras ke en Gaienhofen ĉe la Bodenlago estas muzeo pri Hermann Hesse (kiu vivis tie de 1904 ĝis 1912), apenaŭ 15 kilometrojn de Litzelstetten ĉe la Bodenlago, kie laboris Schleyer kaj kie naskiĝis Volapuko, kaj ke la muzeo varbas por la hotelo kaj restoracio "Volapük" en Litzelstetten - sed tio kompreneble pruvas nenion... ThomasPusch (diskuto) 10:39, 1 sep. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Hermann Hesse".