Diskuto:Hinduismo

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by ThomasPusch in topic ADLS

Mi ne estas hinduo, kaj me ne estas sperta en hinduismo. Sed mi volis skribi ion pri la temo. Bonvolu korekti kaj skribi pli. Werner MOELLER.


Mi enkondukis Viŝnuismo kaj Ĉivaismo, sed nun indus difini la ecojn kaj malsamecojn de ĉiu ! liston de nomoj de majstroj, ideo de Bhakti (kiel esperantigi tiun nomon ?), jogo, ktp
Eliott

Brahmao kaj Ŝivo redakti

Por teni konsiston tra Vikipedio, bonus konsenti pri la uzo de diaj nomoj kaj ĝeneralaj terminoj. Pri la dioj Śiva kaj Brahmā, popono estas konsenti uzi la PIV-ajn formojn, Ŝivo kaj Brahmao (por ne konfuziĝi kun la termino Brahmo nek la varno brahmano).

Oni trovas kelkajn kazojn de malsamaj uzoj: Bramo, Ŝivao, Viŝno, Kriŝnao, brahmino, karmao, dharmo, ktp. Antaŭ esperantigi vorton el Sanskrita fonto, bonvolu legi la jenan artikolon, por konservi konsiston, kaj se vi trovas vorton, kiu estas esperantigita ekster ĝi (ekzemple, Bhagavadgitao anstataŭ Bagavadgito), bonvolu ĝustigi ĝin.

Kore dankas vin, tiu ĉi uzanto (diskuto) 20:19, 18 jul. 2016 (UTC).Reply

Rito kaj Ritualo redakti

Ie kaj ie mi legis la vorton ritualon. Ĉu ekzistas terminologia diferenco por Hinduismo rito kaj ritualo? Salutas Vikiano (diskuto) 17:36, 19 sep. 2016 (UTC)Reply

ADLS redakti

Ekde hodiaŭ la teksto estas prezentata en la vikipedia ĉefpaĝo kiel Artikolo de la semajno. Mi aldonas miniaturajn artikolajn ĝermoj pri kalpo kaj puranoj, por forigi la ĝenajn ruĝajn ligilojn, kaj ĝojus se dum la pliforta atento de la paĝo per la ĉefpaĝo ankoraŭ kreiĝus pliaj artikol(et)oj pri hinduismaj terminoj. ThomasPusch (diskuto) 09:13, 25 jun. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Hinduismo".