Diskuto:Insularo
Fi, tia nebela vorto. Estas ja pli bela insularo. Zuazua 07:28, 3. Apr 2010 (UTC)
- Ĉar Zuazua en antaŭaj lingvaj diskutoj en la Vikipedio ĝenerale preferis la uzon de apartaj radikoj anstataŭ kunmetaĵoj, mi ne scias ĉu lia ĉi-supra sinesprimo favore al "insularo" anstataŭ "arkipelago" estas serioza, aŭ ĉu ĝi nur celas inciton.
- Ĉiuokaze, mi persone ja preferus la uzon de "insularo" anstataŭ "arkipelago" ĉi tie. Malgraŭ tio, ke "arkipelago" estas oficiala vorto, ĝi ne estas aparte kutima esprimo en Esperanto, kaj esprimas nenian alian ol "insularo". Oni ja atentu ke la sufikso AR per si mem jam esprimas, ke temas pri ia unuo, ne iu ajn ne-unueca kolekto de aferoj.
- Mi do proponas ŝanĝi la titolon al "Insularo", kaj ŝanĝi la unuan frazon al "Insularo (aŭ arkipelago) estas grupo de insuloj, kiuj konsistigas geografian, eble ankaŭ ekonomian kaj politikan unuon".
- Kion opinias la aliaj? Marcos 20:40, 5. Apr 2010 (UTC)
- Mi nun efektivigis mian ĉi-supran proponon. Marcos 11:30, 16. Apr 2010 (UTC)
- Se estas paĝo pri simptomo kaj simptomaro, kial ĉe insuloj tio devus esti alia? Kiel vi proklamis, ke vi neniam aŭdis vorton gluteo, mi diras, ke antaŭe mi nenian aŭdis vorton arkipelago, kiu similigas al mi kunmetaĵon de arki (arkiduko) kaj ago de peli (pel-ago). Se vi deziras koherecon en ĉio, do en ĉio! Zuazua 13:54, 17. Apr 2010 (UTC)
- Mi nun efektivigis mian ĉi-supran proponon. Marcos 11:30, 16. Apr 2010 (UTC)
Komencu diskuton pri Insularo
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Insularo.