Diskuto:Internacia Seminario

La temo de la nomo meritas traktadon ĉi tie - ĉe Google estas eĉ pli da rezultoj por "internacia semajno" ol "internacia seminario", do ŝajnas almenaŭ rete esti pli populara ol la oficiala nomo. Peep 18:09, 10. Jan 2006 (UTC)

Hmm, interese... Tamen ĉu vere ĉiuj tiuj semajnoj temas pri tiu ĉi aranĝo, kaj ne nur ĝenerale? Ĉiukaze, ni povas mencii tion en la artikolo (ke oni germanigas la nomon kiel Internationale Woche = Internacia Semajno), sed la artikolo nepre nomiĝu daŭre laŭ la oficiala nomo de la aranĝo, do seminario. Blahma 21:05, 10. Jan 2006 (UTC)

---

Ĉu la informo pri la urboj kie okazis IS-34 kaj IS-35 (Finnentrop kaj Cuxhaven) estas certa? Se jes, mi aldonos ĝin al la nederlandlingva viki-paĝo. Oski 21:17, 3. Jun 2006 (UTC)

laŭ la listo de la GEJ, jes. vidu tien [1] - se vi havas plu da informojn, bonvolu doni ilin al mi. --Kristjan 10:14, 7. Okt 2006 (UTC)

Ĉu IS "estis" aŭ eble ankoraŭ "estas"? redakti

Laŭ la ŝanĝo, kiun faris Blahma en la 1-a de januaro, IS ne plu ekzistas, sed nur JES. Kontraste Gunnar Fischer sur Libera Folio asertas: "Dum la jarchefkunveno de GEJ oni anoncis, ke oni _unufoje_ elprovas komunan aranghon. Se la rezulto ne montrighas kontentiga, oni denove iros apartajn vojojn. Tial tute ne estas klare, ke la IS ne(n) plu okazos."

Provizore do estas neklare, kio estas ĝusta.
La supran nesubskribitan komenton skribis Vikipediisto:Lu Wunsch-Rolshoven. (Pardonu, mi ne rimarkis. Lu)

Mi konsentas kun tiu komento, ĉar mi mem ankaŭ ne scias kio estas ĝusta. Redaktinte la artikolon mi nur sekvis instrukciojn de unu el la JES-teamanoj, kiu taskigis min verki la artikolon pri JES kaj fari rilatajn ŝanĝojn en kelkaj aliaj artikoloj. Ĉu la IS plu okazas aŭ ne, tion do unuavice devas difini ties organizantoj, kaj mi nur agis laŭ mesaĝo kiun mi tiam ricevis de ili. Nur poste oni en la GEJ-jarĉefkunveno anoncis ke temas pri provo, nerekte ebligante la revenon de la IS, sed samtempe certe tamen montrante sian esperon ke la kuniĝo sukcesos kaj la JES daŭros, do ke la IS efektive ne plu okazos. La artikolo do nun nur simple montras staton laŭ lasta informo de JES-teamano kiun mi ricevis - se iu GEJ-estrarano aŭ JES-teamano (kiu Gunnar Fischer ne estas, laŭ mia scio) anoncos alie / pli klare, certe indos aldoni tiujn detalojn en tiu ĉi artikolo (tamen tiam oni ne forgesu samtempe atenti ankaŭ la artikolon pri Ago-Semajno, kiu nun ankaŭ pro sama kialo tekstas pri la aranĝo same). Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:31, 11. Jan 2009 (UTC)
La nuna vortumo povus esti plibonigota, dirante ke estas planita por 2009/2010 havi JES, kaj ke ne okazos tiam IS ktp.--Ziko 21:20, 12. Jan 2009 (UTC)
Vi povas tiel redakti la artikolon, se vi volas. Tamen laŭ mi daŭre decidindas, ĉu do fakte la IS plu estAs "esperanto-aranĝo ...", aŭ estIs. Ĉar ja se ni restarigas al "estAs", tiam tiu informo restos tie ĝis la JES, post la JES, kaj eble fine oni neniam anoncos oficialan finon de IS-j eĉ se oni daŭrigados la JES-ideon ankaŭ en la sekvaj jaroj (kio ja nun estas la plano). Do ĉu vere indas reveni al "-as", se laŭ ĉiuj nunaj informoj ŝajnas ke pli realas "-is"? Kaj ankoraŭ alia afero estas la forigo de IS kaj AS el la ŝablono de "grandaj esperanto-renkontiĝoj", kiun mi faris anstataŭigante ilin tie per la JES, ĉar ja la IS kaj AS ĉi-momente efektive ne estas aktualaj (tiusence ke indus informiĝi pri ili kaj veni al la plej proksima), sed el tiu vidpunkto fakte (almenaŭ por ĉi-momemto) historiaj aranĝoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:08, 12. Jan 2009 (UTC)
Laŭ la jara raporto de la GEJ-estraro, la kunigo de la aranĝoj estas elprova. Krome Rolf Fantom diris, ke la kontrakto inter GEJ kaj PEJ validas por unu jaro kaj ke poste oni vidos, ĉu daŭrigi tiel. Tie do estis neniu anonco pri la definitiva fino de la IS.
Dum la internacia vespero de la IS, Felix Zesch parolis pri "la lasta IS", kvankam li ĉeestis la jarĉefkunvenon kaj do devus scii pli bone. Libera Folio ne bone informiĝis antaŭ ol skribi "Internacia Seminario ne plu okazos". Laŭ retmesaĝo de Marek "Blahma" BLAHUŠ, Libera Folio ĉefe uzis la Vikipedion kiel fonton. Tial nun estus ege malserioze, siavice citi Liberan Folion kiel fonton.
Kion ni scias, estas: Silvestre 2009/2010 oni volas organizi novan aranĝon kun la nomo "JES". La resto ne certas. Laŭ tio ni aktualigu la enhavon de la artikoloj. --Kunar 19:38, 13. Jan 2009 (UTC)
Dankon Kunar, pro duma enigo de la aferoj en ian staton, sufiĉe kontentigan, kvankam eble ne en ĉiuj detaloj. Laste la organizantoj de JES promesis al mi, ke ili baldaŭ eldonos iun pli klaran komunikon, sur kiu ni poste povos bazi ĉiuj rilatajn informojn en la Vikipedio. Dume mi nur povas konstati tiujn kelkajn malkongruojn, kaŭzitajn precipe de tio ke dum la IS kaj AS ĉiu el la grupoj havis tro multe da laboro pri sia propra aranĝo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:26, 13. Jan 2009 (UTC)
Pardonu, Kunar, ke mi devis malfari plej multajn el viaj redaktoj, ĉar ĵus aperis komuniko de la estraroj de GEJ kaj PEJ kiu oficialigas la informojn pri kiuj ni antaŭe ne povis certi. Tamen mi dankas al vi ekz. pro la korektoj de IS-partoprenantnombroj, kiujn mi kompreneble postlasis. Se estus ankoraŭ komentoj, eventuala sekva diskuto jam prefere aperu ĉe Diskuto:Junulara E-Semajno. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:32, 14. Jan 2009 (UTC)

Kuniĝo de IS kaj AS en JES redakti

La 14-an de januaro 2009, la estraroj de Pola Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo publikigis komunan komunikon pri la Junulara E-Semajno. Tiu komuniko indikas, ankaŭ laŭ komento de la JES-teamano Łukasz Żebrowski, ke la Internacia Seminario kaj la Ago-Semajno nuntempe estas konsiderataj "pasintaj eventoj", kiuj "pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!" Surbaze de tiu ĉi komuniko, aliaj vikipediistoj estas petataj ne plu ŝanĝi en la rilataj priaranĝaj vikipediaj artikoloj la pasintan tempon al nuntempa, sen antaŭa diskuto ĉi tie. Mi dankas pro via komprenemo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:50, 14. Jan 2009 (UTC)

Kiel mi skribis en la diskuto pri JES, ankoraŭ ne estas klare, ĉu la decido de la GEJ-jarĉefkunveno estas valida. Ĝis klarigo de tio ne eblos multon diri pri la tuta temaro. - Krome - kaze, ke la decido de la jarĉefkunveno estus valida - ĝi pli gravus ol iu posta deklaro; laŭ la statuto de GEJ pri la laborprogramo decidas la jarĉefkunveno, ne la estraro de GEJ. --Lu 23:58, 14. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Internacia Seminario".