Diskuto:Junulara E-Semajno

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Blahma in topic Emblemo

Oficiala nomo redakti

Oficiala nomo de la aranĝo estas Junulara E-Semajno, do bonvolu ne ŝanĝi al Junulara Esperanto-Semajno. LukiZ

Se tio estas la oficiala plena nomo, mi konsentas. Tamen, neniam kopiu rekte la enhavon de iu artikolo al iu alia, ĉar ja ekzistas tiucela ilo - alidirektilo. Pro ĝia maluzo, nun duono de la historio de la paĝo daŭre troviĝas ĉe Junulara Esperanto-Semajno. Mi petas helpon de administranto, kiu povu remeti la historion en tiu ĉi paĝo kaj nur senhistoria alidirektilo ĉe Junulara Esperanto-Semajno. --WinstonSmith 09:20, 2. Jan 2009 (UTC)
Ĉu la artikola alinomado estu malfarenda? Se jes, mi faros tion. Kore --Tlustulimu 09:41, 2. Jan 2009 (UTC)
Mi faris alinomadon, kaj poste iu ĝin malfaris per malrekta maniero, "perdiĝante" la historion de la paĝo, kiu nun troviĝas duone ĉi tie kaj duone ĉe Junulara Esperanto-Semajno. Ŝajne estis ĝuste malfari mian alinomadon, do la nuna nomo taŭgas, sed la historio devas esti unuigita. --WinstonSmith 17:20, 2. Jan 2009 (UTC)
Saluton, gekaraj. Mi ĵus malfaris la malnecesan alinomadon. Mi esperas, ke nun ĉio estas en ordo. Kore --Tlustulimu 21:05, 3. Jan 2009 (UTC)

Kuniĝo de IS kaj AS en JES redakti

La 14-an de januaro 2009, la estraroj de Pola Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo publikigis komunan komunikon pri la Junulara E-Semajno. Tiu komuniko indikas, ankaŭ laŭ komento de la JES-teamano Łukasz Żebrowski, ke la Internacia Seminario kaj la Ago-Semajno nuntempe estas konsiderataj "pasintaj eventoj", kiuj "pluvivos en la JES, june, kune kaj eĉ pli forte!" Surbaze de tiu ĉi komuniko, aliaj vikipediistoj estas petataj ne plu ŝanĝi en la rilataj priaranĝaj vikipediaj artikoloj la pasintan tempon al nuntempa, sen antaŭa diskuto ĉi tie. Mi dankas pro via komprenemo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:49, 14. Jan 2009 (UTC)

Mi demandis la JES-organizantojn pri detaloj kaj ricevis la jenajn informojn:
- Estas diferenco inter la konkreta plano por la sekva jaro kaj la longdaŭra intenco.
- Definitiva nur estas la 1a JES 2009/2010. La kontrakto inter PEJ kaj GEJ validas por unu jaro.
- Kion fari poste, ekzemple ĉu denove iri apartajn vojojn aŭ ne, oni ne scias.
- Pri daŭrigo devas decidi i.a. GEJ-jarĉefkunveno, kiu aprobis nur la planon por la 1a JES.
- Tamen kompreneble la JES-organizantoj mem preferus daŭrigi tiel.
- Se eble, la 2a JES okazu en Germanujo. Poste tamen estas neniu garantio por sinsekva okazigo en Pollando kaj Germanujo.
- Tiel JES iĝu "vintra IJK".
La lastaj informoj laŭ mi ne estis bone klarigitaj dum la IS. Kunigo de IS kaj AS estas interkonsento inter du asocioj, vintra IJK okazas ĉiam aliloke kaj garantias nenion al la Germanoj. Sed eble nur mi mem malĝuste komprenis tion.
Ni povas longe barakti pri la ĝusta vortumado en la artikoloj. Mi lacas pri tio - fakte pri ĉio. Mi ne havas la impreson, ke miaj penoj iel utilas.
--Kunar 21:59, 14. Jan 2009 (UTC)
En la komuniko, al kiu ligis Marek, tekstas: "La projekton aprobis la GEJ-jarĉefkunveno dum la IS en Biedenkopf, post detala pridiskuto kaj esploro de la projekto." Estas problemo pri tiu interpreto de la GEJ-jarĉefkunveno, nome pro § 32 (1) frazo 2 de la germana civitana leĝaro (BGB). Ĝi diras pri membrokunvenoj: "Por la valideco de decido necesas, ke la afero estu difinita dum la kunvokado." Laŭ la ĝis nun atingeblaj informoj fakte en la tagordo oni skribis pri "surpriza propono" (kadre de la laborprogramo). Se estas tiel, oni nur aludis, sed ne difinis la temon, pri kiu okazis la voĉdonado dum la jarĉefkunveno. Tiukaze la decido ne estus valida kaj GEJ devus ankoraŭ pripensi, kiel survojigi la projekton.--Lu 23:50, 14. Jan 2009 (UTC)
Kara Kunar, kaj ankaŭ ceteraj: Mi bedaŭras se la ripetiĝanta redaktado lacigas iun de ni, ĉar tio certe ne estu la celo de vikipedia volontulado kaj mi ne dezirus kontribui al io tia. Por ankoraŭ pli precize klarigi mian ĉi-momentan starpunkton - la lastajn redaktojn mi faris tute kun interkonsento kaj parte eĉ sub rekta instruo de Łukasz Żebrowski, laŭ tiu lasta komuniko unu el la ĉeforganizantoj de JES. Tial nun la artikolo pri JES kredeble priskribas la aranĝon ĝuste tia, kia ĝin ties organizantoj efektive celas havi. Bonvolu noti, ke redaktante mi strebas neniel reflekti mian opinion pri la afero, mi nur estas teĥnika helpanto de la JES-teamo. Kaj se nun eĉ jam formiĝis oficiala JES-teamo en kiu reprezentiĝas estraroj de PEJ kaj GEJ, mi kredas iliajn komunikojn jam sufiĉe fidinda fonto por ke mi mem ne devu ankoraŭ aparte esplori ĉe tiuj unuopaj estraroj. Se iu tamen deziros fari tion, tiu kompreneble rajtas kaj poste povas aldoni informojn pri eventuala malsamopinio en la artikolon. Tamen momente pli fidindan fonton pri io planata ol tiujn kiuj planas tion mi efektive ne vidas. Krom artikolo JES en aliaj artikoloj ŝanĝoj nur estas la -as/-is-ŝanĝo pri AS kaj IS, kiujn mi taŭge prifontis. Nu kaj se temas pri juraj aferoj rilataj al GEJ, pri tiuj mi tute nenion scias, do pri tio mi preferas tute ne engaĝiĝi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 04:02, 15. Jan 2009 (UTC)
La suprajn, pli detalajn informojn mi ricevis rekte de Rolf Fantom kaj Łukasz Żebrowski. Mi alskribis ilin du persone kaj uzis krome la adreson de la JES-organizantoj. Tial mi ne vidas kialon, nun ne finfine enplekti tiujn ĝustigojn por forigi misgvidajn vortumadojn.
La oficiala komuniko estas ĉefe varbado, ne detalriĉa klarigo por forigi miskomprenojn. Ĝi ne estas tre fidinda fonto, ĉar ĝi miksas la anoncon de la unua JES per la deziroj de la organizantoj. La aprobo de la GEJ-jarĉefkunveno ne estis por la vizioj, sed nur por la unua JES. Mi povus investi multan tempon por mencii aliajn punktojn, kie ekzistas kontraŭaj aŭ malklaraj informoj en la komuniko, sed mi esperas, ke mia intenco estas klara: Necesas pli akurate prezenti la aferon ĉi tie. --Kunar 19:59, 16. Jan 2009 (UTC)
Bone, vi konvinkis min, precipe per la mencio pri la detaloj de la kontrakto kaj la jarĉefkunvena protokolo. Tial mi dume ŝanĝis la vortumon pri JES en la artikoj IS kaj AS de "ekde 2009/2010" al "dum 2009/2010" kaj aldonis informon ke sekva sorto de la aranĝoj estas ankoraŭ decidenda. La enkondukajn frazojn mi tamen lasis kun "ĝis 2009 estis aranĝo...", ĉar se la aranĝo nuntempe haltigis sian ritmon kaj ĝia sorto ne estas klara, mi opinias taŭga noti tion tiel ĉi ke ĝis 2009 ĝi regule okazadis kaj nun ĝi haltas kaj sekva evoluo estas decidenda post la 1-a JES. Sed kvankam mi certe fidas al viaj informoj, estus tre bone se oni povus baldaŭ aldoni fontindikon por tiu informo (pri la portempeco de la kontrakto resp. decidendeco pri la venonta fojo), ĉar nuntempe tiu informo ŝajnas parte kontraŭdiri kun la gazetkomunikilo kiu ja, kvankam laŭ viaj vortoj malpli serioza, estas same eldonita de ia. GEJ-estraro kaj malkiel la jarĉefkunvena protokolo (kaj la kontrakto) ĝi estas publike konsultebla (en la retpaĝaro) kaj do uzenda kiel fonto. Do ni esperu, ke la protokolo ie baldaŭ oficiale aperos - ĉu rete, ĉu surpapere. Kaj se vi trovos ĝin ie, mi petas vin bv. tuj aldoni la fonton al la artikoloj. Kaj se vi opinius ankoraŭ iuj informoj el tiuj supre de vi listitaj aldonendaj, bv. ĉu skribi ĉi tie ĉu mem klopodu enmeti ilin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:10, 17. Jan 2009 (UTC)
La nuna vortumado estas multe pli akceptebla. Mi ankoraŭ ne relegis ĉiun etan frazon, sed la plej grava afero estas, ke jam la unua alineo bone informas.
Rilate al publike haveblaj fontoj: Mi petis la JES-organizantojn en la samaj du retmesaĝoj, en kiuj mi demandis pri la detaloj, fari duan komunikon, kiu klarigas ĝuste tiujn detalojn. Aldone mi jam ricevis la kontrakton de Julia Hell, kiu samtempe petis Paul Ebermann enretigi ĝin ĉe la GEJ-TTT-ejo. --Kunar 16:16, 17. Jan 2009 (UTC)
Tre bone, dankon pro la esperplenaj sciigoj! Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:43, 18. Jan 2009 (UTC)
Ĉu eblus publikigi ankaŭ la inviton al la jarĉefkunveno de GEJ kaj la protokolon?--Lu 00:28, 19. Jan 2009 (UTC)
Ĉu tio eblas, mi ne scias. Vi devas demandi la GEJ-estraron (kiu havas la protokolon kaj la inviton). --Kunar 21:51, 19. Jan 2009 (UTC)

Emblemo redakti

La 1-an januaro 2017 ThomasPusch movis la emblemon Dosiero:Jes.logo.blue.png al la komunejo kaj sekve forigis la lokan kopion de la bildo. Tio principe estis laŭdinda ago. Tamen nun en la komunejo la emblemo ne plu troveblas. Mi ne scias pro kiu argumentado, sed ial ĉiukaze la bildo estis forigita tie. Necesus eltrovi kio okazis, kaj en duba kazo restarigi la lokan kopion en la e-lingva vikipedio. Aidas (diskuto) 11:46, 23 apr. 2017 (UTC)Reply

@Aidas: Dankon pro la atentigo. La problemo temis sole pri punktoj meze de la nomo, kiuj malaperis dum la movo, sed ĉi tie ni daŭre havis la malnovan nomon. Mi do riparis tion, la dosiero en la Komunejo daŭre ekzistas. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 13:57, 15 nov. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Junulara E-Semajno".