Diskuto:Intervalo (muziko)

Vikpedio ne estas ilo aŭ forumo por enkonduki tute novajn regulojn kaj radikojn en Esperanton. Vortoj kiel duto aŭ eĉ trito (konfundebla kun la vorto tritono) ne estas internacie uzataj kaj staras en neniu vortaro. La termino cendo signifas monunuon; en la uzo de la teksto ĝi tamen estas uzata anstataŭ la ĝusta vorto centono. --Longharulo 16:43, 25. Apr 2007 (UTC)

Kaj "duto" kaj "trito" estas en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto jam de jardekoj. Bertilow 10:13, 26. Apr 2007 (UTC)

El kiu lingvo venas tiuj neologismaj radikoj unuto, duto (je m'en doute!), trito, septo, okto? Bv ne mensogi ke ili ekzistis en alia lingvo, por konfuzigi nin ke ne temas pri nova sufiksaĉo "t" (aĉa ĉar senvokala). Mi ne povas konsenti ke oni tiel abomene fuŝigu nian lingvon. Vrt dvs hv vkljn! MStrid 13-an de junio 2009

La vorto "cendo" (krokodile "cent") muzike ne signifas centonon, sed estas logaritma esprimo tiel ke mil ducent el ili duobligas. MStrid aprile 2009

Ĉu la neologismoj aŭgmentita kaj diminuita estas la veraj fakaj terminoj? Bezonatas referencoj de muzikvortaro.--DidCORN la 25-a de februaro 2017, 19:00 (UTC)

Rejŝo? redakti

En la artikolo estas menciata la vorto rejŝo kun ligilo al ebla paĝo pri ĝi, kvankam tiu paĝo laŭ la stato de hodiaŭ ne ekzistas kaj la vorto do estas ruĝa. Bedaŭrinde al mi en la artikolo ne klariĝas, kio estu "rejŝo", kaj mi trovas la vorton en neniu el miaj vortaroj. Konsentite, ke mi ne havas la plej novan eldonon de PIV el 2002, sed nur la klasikan eldonon de 1970, kaj mi havas dulingvajn vortarojn nur pri la kvin naciaj lingvoj kiujn mi plej parolas (LT EN DE FR NL), ne pri aliaj lingvoj, sed ĉiuj el tiuj vortaroj de mi nur konas iun antikvan moneron "rejso" kaj nenion pli. Mi tute ne kontraŭas iun neologismon se fizikisto en vikipedio per bona artikolo klarigas kio ĝi estu kaj kial ĝi necesas, sed iu vorto kiu nek klariĝas en la ampleksaj vortaroj de Esperanto nek en vikipedio estas dubinda.

ThomasPusch 05:10, 30. Sep 2007 (UTC)

En unu el la lokoj, kie la vorto aperis, temis pri grafikaĵo, kies klarigo estis tradukita el la angla, kaj el la originala angla frazo eblis kompreni, ke la vorto estu esperanta literumo de la anglalingva prononco de la latina vorto ratio - en Esperanto laŭ la vortaro EN-EO-EN de John Wells kaj laŭ PIV temas pri la vorto rilatumo, kaj alternative pri unu el pluraj signifoj de la vortoj proporcioraporto (eventuale eĉ simple povas temi pri kvociento, do la rezulto de unu cifero dividite per alia). Mi permesas al mi en la entute 13 teksteroj, kie la ŝajne fantazia vorto rejŝo aperas en vikipedio anstataŭigi ĝin per rilatumo - aŭ se klaras ke simple temas pri kvociento, per tiu vorto. Se mi per tio malkomprenis science tutnovan matematikan koncepton, iu fakulo pri "rejŝismo" bonvolu korekti min kaj samtempe prezenti la koncepton.

ThomasPusch 13:27, 30. Sep 2007 (UTC)

Kara Thomas,
Ankaŭ mi tutkore permesas al vi anstataŭigi la vorton rejŝo ĉie kiu vi trovas ĝin.
Mi ankaŭ avertas pri la proponata nova "sufikso" t, kiel en duto, trito, kvinto kaj okto. Ĝi tute ne plaĉas al mi. Martin Strid, aprile 2009.

Reiri al la paĝo "Intervalo (muziko)".