Diskuto:Julio Cezaro

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Tlustulimu in topic Kategorio vivantaj homoj

Polurado forigis la komencon de la teksto!

Mirek

?? Kiu komenca teksto nun mankas laŭ vi? Bertilow 21:19, 19. Mar 2003 (UTC)

Mi vidas bildon de Cezaro kaj poste nur la vortojn "de la Romia respubliko".

La komencaj vortoj

Julio Cezaro (102-44 a.K.), latine Caius Julius Caesar [kajus julius kesar], romia generalo, parto de la unua triumviraro kaj poste diktatoro

estas kovritaj de la bildo. Mi vidas ilin nur, se mi klakas al Redaktu paĝon (de tie mi kopiis la tekston), sed post Konservu la teksto denove malaperas post la bildo. Sed ĉe la malnova versio (13,21 19 Mar 2003) mi vidas la tekston dekstre de la bildo.

Mirek


Strange. Por mi ĉio estas en ordo, kiam mi legas per Mozilo (en Linukso), kaj nun mi kontrolis ankaŭ per Esplorilo 6 (en Vindozo). Ĉio aspektas normale. Ankaŭ la kodo estas en bona ordo. Ĝi devus funkcii. Sed evidente via TTT-legilo havas problemojn pri la flosanta bildo.

Ĉu vi havas similajn problemojn kun iu el la jenaj artikoloj (kiuj enhavas similan kodon)?

Kiun TTT-legilon vi uzas?

Bertilow 01:24, 20. Mar 2003 (UTC)


Vi, Mirek, restarigis la aĉan tabel-kodon, kiu estis antaŭe, por eviti la problemon, kiun vi vidis, sed vi ne respondis al mia demando, kiun TTT-legilon vi uzis, kiam vi havis tiun problemon. Ni havas similan kodon en pluraj aliaj lokoj, kaj estus bone scii, kiuj legiloj havas problemojn pri tiu kodo, kaj en kiuj cirkonstancoj. Ĉu estas problemo ankaŭ pri la aliaj paĝoj, kiujn mi menciis?

Mi testis plurajn legilojn, kaj neniu havis problemojn pri la pli ĝusta kodo kun "div" kaj "style"-atributo, anstataŭ tabelo por io, kio tute ne estas tabelo.

Bertilow 22:56, 20. Mar 2003 (UTC)



Mi havas Microsoft Internet Explorer kaj mi kontrolis la tri paĝojn de vi proponitajn. Ĉe Zamenhof mi vidas nur la bildon kaj sub ĝi komenciĝas teksto meze de la frazo, ĉe Hussein kaj Tolkien mi vidas tekstojn, sed vere en tre aĉa manirero, nome po unu vorto sur linio

Tolkien
angla
verkisto

En jena stilo. La antaŭaj versioj tute ne estis aĉaj, sed belegaj, aĉaj ili estas nun.

Mirek

Mi ankaŭ uzas Microsoft Internet Explorer sed bv precizigi kiun version. Mi uzas 6.0 kaj havas neniun problemon (Mi foje ankaŭ uzas Mozilla senprobleme kaj rezignis pri Mandrake-Konqueror ĉar ĝi malkapablas pri la ligoj kun x-oj). Vi verŝajne uzas iun pli primitivan kiu kaŭzas la problemon. --- Arno
Mi ĵus provis per Internet Explorer 5.5 (Windows 2000); ĉiuj tri montriĝas tute bone. (Arno -- pri Konkeranto, se vi povas, provu KDE 3.1 {aŭ eble eĉ la ĵusan 3.1.1}. Onidire, diversegaj cimoj estas riparitaj, inkluzive de kelkaj pri signokodoj kiuj fuŝigas Vikipedion en Konkeranto.) --Brion VIBBER 08:00, 21. Mar 2003 (UTC)

Kiel multaj esperantistoj en ekssocialismaj landoj mi havas iomete malnovan maŝinon (586) aĉetitan de privatulo. Nu, ne gravas, ignoru min kaj restarigi la novan version, se mi volos rigardi la tutan tekston mi aŭ rigardos la malnovajn version aŭ enrigardos en Redaktu paĝon kaj punkto. Eble mi devus ŝanĝi la aspekton de Vikipedio (mi scias, ke mi povas elekti el 4 variantoj, sed mi forgesis kiamaniere. Mirek


Bone, vi havas malnovan maŝinon, kaj uzas Esplorilon. Sed kiun version de Esplorilo vi uzas? Mi ne konas TTT-legilon (malnovan aŭ novan), kiu reagas tiel, kiel vi priskribis. Ni bezonas scii por eviti problemojn ankaŭ en aliaj artikoloj. Se temas pri versio pli frua ol Esplorilo 4, tiam estas dube, ĉu indas atenti pri ĝiaj problemoj, ĉar vere ekstremege malmultaj homoj plu uzas tiujn versiojn. Eĉ versio 4 estas rapide formortanta. Tabelojn ni uzu nur por tabelecaj datumoj. Bertilow 12:55, 21. Mar 2003 (UTC)


Mi havas Esplorilon 4.0 kaj laŭ miaj amikoj en mia malnova maŝino pli bona versio ne funkcios. Eble post unu jaro mi aĉetos novan maŝinon, ĉijare mi bezonas mian monon por io alia. Ni lasu la problemon, mi ne plu ĝenos.

Mirek


Bone. Esplorilo 4. Tiu legilo tamen ne estas plene ignorebla. 1.5% da uzantoj estas tamen ne malmulte da homoj. Tial (finfine eksciinte pri kiu legilo temas), mi testis en mia MSIE4 (formetita en unu el miaj maloftege uzataj Vindozoj), kaj mi trovis, ke efektive okazas ĝuste tiel, kiel Mirek priskribis. Teksto malaperas, kaj tio ne estas tolerebla.

Mi iom eksperimentis, kaj trovis, ke necesas aldoni la larĝon de la bildo al la "style"-atributo de la "div"-o, en kiu la bildo troviĝas. Mi ŝanĝis nun tiel, kaj espereble la artikolo pri Julio Cezaro nun montriĝas ĝuste ankaŭ en Esplorilo 4.

Dankon al Mirek, ke li atentigis pri la afero!

Ni devas nun ŝanĝi simile ankaŭ en aliaj lokoj, kie estas bildoj enmetitaj en tekston per CSS-a "float". Sufiĉas aldoni la larĝon de la bildo jene:

Por bildo flosanta maldekstre:

<div style="float:left;margin-right:1em;width:123px;">[[Dosiero:iu-bildo.png]]</div>

Por bildo flosanta dekstre:

<div style="float:right;margin-left:1em;width:123px;">[[Dosiero:iu-bildo.png]]</div>

Anstataŭ "123px" estu komprenble la efektiva larĝo de la aktuala bildo en bilderoj.

Tamen pli bone estus, se ni povus skribi ekz. class="flosi-dekstre"class="flosi-maldekstre" (anstataŭ style="float..."). Tiel povos funkcii, se en la stilfolioj de la Vikipedio estos aldonitaj la klasoj ".flosi-dekstre" kaj ".flosi-maldekstre" kun la bezonataj stildifinoj. Tiam, se estonte aperos similaj problemoj, ni povos tuj korekti ĉiujn tiajn okazojn samtempe per nura redaktado de la stilfolioj.

Eĉ pli bone estus, se ni povus uzi iajn simplegajn vikiajn kodetojn, kiuj aŭtomate transformiĝus en tian "div"-kodon kun la bezonata "class"-atributo. Eble jene:

{[[Dosiero:iu-bildo.png]] (la bildo flosu maldekstre)
}[[Dosiero:iu-bildo.png]] (la bildo flosu dekstre)

Pripensinde, eble...

Bertilow 23:20, 21. Mar 2003 (UTC)

[Posta aldono] Tamen la ĉi-antaŭe skizitaj ideoj pri simpligita kodo (kun klasoj aŭ vikiece) ne inkluzivas solvon, kiel inkluzivigi la necesan bildolarĝon (bezonatan de MSIE4). Tial verŝajne uzeblas nur la plena kodo kun "div" kaj "style". Bertilow 11:50, 22. Mar 2003 (UTC)

Mortodato redakti

Jen problemeto: Cezaro mortis la 15-an de marto nek laŭ la julia nek laŭ la gregoria kalendaro, sed nur laŭ la tiama julia kalendaro, kiun oni post lia morto "reformis". Do, ĉu oni rajtas fari ligon al la paĝo pri la 15-a de marto? Per papiruso publikigita en 1999 oni deduktas, ke superjaroj okazis en 44, 41, ..., 8 a.K. kaj p.K. 4, 8, 12, ..., do inter la morto de Cezaro kaj la stabiliĝo de la kalendaro okazis 12 superjaroj, kiam devus esti 11, do Cezaro mortis la 14-an de marto laŭ la julia kalendaro. Nu, mi aldonos ian komenton en la teksto de la artikolo. Lingvano

Gaius kaj ne Caius redakti

La antaŭnomo de Julio Cezaro estas Gaius kaj ne Caius. Tiu antaŭnomo tradicie mallongiĝis kiel C. kial la leteroj C kaj G malsamiĝis malfrue. Mi proponas modifi tion en la esperanta Wikipedio, kiel en la franca kaj hungara. Ĉiuj aliaj wikipedioj havas la korektan formon.

Kion vi pri tio pensas?

Phmagnabosco 14:18, 29. Jul 2008 (UTC)

Caius kaj Gaius ekzistis jam en klasikaj latinaj tekstoj.Roberto 14:23, 29. Jul 2008 (UTC)
Phmagnabosco pravas. Mi ŝanĝas laŭ lia propono. Marcos 09:32, 7. Mar 2010 (UTC)

Kategorio vivantaj homoj redakti

Ial videblas la Kategorio vivantaj homoj kaj mi ne certas kiel forigi ĝin! Ĝi estas aldonata de iu ŝablono sed mi ne cetas de kiu. --  Radioamatoro (diskuto) 14:17, 17 mar. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Radioamatoro. Dankon pro via atentigo. Mi supozas, ke eble {{vivtempo}} estas fuŝa. Bedaŭrinde la kreinto de la rilata Lua-modulo lastatempe apenaŭ vikipediumas. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:23, 17 mar. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Julio Cezaro".