Diskuto:Kemia elemento

Ĉu Yekrats povas klarigi, kial estu "kromo" kaj "titanio" kaj ne "kromio kaj "titano" kiel en PIV2? Kiuj aliaj nomoj de elementoj en PIV2 estas korektindaj?

Nu, mi pardonpetas. Mi ne havas la PIV-on. Mia vortaro de Wells sugestas la vortojn kiel "titanio" kaj "kromo". --Yekrats 11:28, 12. Aŭg 2004 (UTC)


Kial oni ŝanĝis la nomon al kromio? estintus pli bone ŝanĝi al ĥromo. RK

Mi kopiis la formon de la retejo de la AIS San-Marino. Vidu ankaŭ etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj. --Yekrats 19:16, 28. Okt 2004 (UTC)

-- La nomoj nun en la artikolo Kemia elemento estas samaj kiel en PIV (2002), escepte tri nomojn, kiuj en PIV (2002) estas: titano, kromio, galio. Verŝajne indas esplori iomete pri tiuj tri antaŭ ol ion ŝanĝi. Tamen, mi mem emus sekvi PIV-on, se mankas forta motivo por ne sekvi ĝin.

Pri la etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj diferencas de PIV (2002) per: kromo, promecio, astateno, ejnŝtejnio.

AIS San-Marino diferencas de PIV (2002) per: helio, vanadio, kromo, promecio, astateno, ejnŝtejnio.

Se konsideri nur la tri nomojn, per kiuj la artikolo nun diferencas de PIV (2002):

La artikolo nun havas: titanio, kromo, galiumo.

PIV (2002) havas: titano, kromio, galio.

PIV (1970) havas: titano, kromo, galio.

PV (1934) havas: [mankas], kromo, galiumo.

Reta Vortaro havas: titano, kromo, galiumo.

Pri la etimologio de la nomoj de kemiaj elementoj havas: titano, kromo, galio.

AIS San-Marino havas: titano, kromo, galio.

-- Mi proponas, ke ni tuj ŝanĝu al "titano", ni pripensu ŝanĝi al "galio", sed ni restu provizore ĉe "kromo".

Anonimaj reform-proponoj redakti

Anonimulo (Speciala:Contributions/77.124.25.152) ŝanĝis la nomojn "hidrogeno" kaj "oksigeno" al "hidro" resp. "oksio". Laŭ PIV tiuj formoj estas uzeblaj nur prefikse. Estas ja interesa ideo uzi ilin kiel memstarajn vortojn, sed Vikipedio ne estas platformo por reform-proponoj.

Se la ŝanĝinto ne donos argumentojn por siaj ŝanĝoj, mi proponas nuligi la modifojn (kiuj koncernas ankaŭ aliajn artikolojn. – Umberto 19:10, 13. Jun 2007 (UTC)

Mi akordas kaj ŝanĝas ilin reen al la ĝustaj nomoj.AlexW 15:28, 5. Jul 2008 (UTC)

Kial ne fidele sekvi nian Moŝton? redakti

L.L. Zamenhof proponis la sekvajn terminojn por ĥemiaj elementoj: boro, heliumo, kromo, taliumo (ĉiuj internacie konformaj al aliaj lingvoj), do kial ne sekvi nian Moŝton? Tro ofte mi aǔdis tian aĉan rimarkon: "L.L. Zamanhof estis komencanta Esperantisto, sed nun...". Fakte, pro ne profunda kompreno de la kialojn de Liaj elektoj, eĉ ĉe esperantaj akademiuloj, tia rimarko kondukis al finfine malbonaj terminoj. Kelkaj proponis uzi la finaĵon "-io" por ĥemiaj elementoj (borio rekomendita de Zdeněk Pluhař), kaj ŝanĝi tiele ekzistantajn vortojn, anstataǔ la finaĵoj "-o" aǔ "-iumo". Kelkaj ankaǔ proponis uzi la finaĵon "-io" pri landoj anstataǔ la finaĵo "-ujo". Tio kondukas al anarĥio pri la nomumoj de la ĥemiaj elementoj, kiuj eĉ ne plu estas internaciaj, pro la malbona kialo de ebla konfuzo kun alia esperanta radiko, kvazaǔ ne estis ebla konfuzo kun multaj aliaj vortoj. Mi pensas al tiu ŝerco pri la vorto diamanto: "Kial episkopoj portas fingroringon kun diamanto? Pro tio, ke li estas Di-amanto!". Kion povas okazi, okazas. Kelkaj proponis, kontraǔ la zamenhofa vorto "boro" (B, angle boron), la terminon "borio", sed poste estis malkovrita la elementon "borio" (Bh, angle bohrium), sekvas konflikto inter la du terminoj. Por solvi la problemon, kiun li mem kreis, Zdeněk Pluhař eldonis en 2011 duan version de sia "Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto" (Vd pdf-n [1] paĝoj 15 kaj 16) kaj proponis boriumo por la nuna artikolo borio. Finfine mi preferas konservi la terminon boro kaj alinomi la arikolon borio al boriumo, ĉar prefereblas uzi la finaĵon "-iumo" por la transuraniaj elementoj.--DidCORN la 19-a de aprilo 2018, 12:50 (UTC)

Ŝerco por ŝerco: ĉu la kromnomoj de la kromonomo estas ne ĥromo kaj kromio?--DidCORN la 19-a de aprilo 2018, 18:30 (UTC)
Rilatante al mia hieraǔ mesaĝo, kiu pruvas, ke ne-necesas obligi la finaĵon "-io" pri ĥemiaj elementoj (eĉ pri landoj) kaj prefereble restrikti la uzadon de la finaĵon "-io" al sciencaj fakaj terminoj, kiel anatomio, biologio, geografio, ĥemio, historio, psiĥologio, zoologio ktp.--DidCORN la 20-a de aprilo 2018, 08:35 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kemia elemento".