Diskuto:Latria

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Atenton

Atenton

redakti

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 01:19, 23 okt. 2023 (UTC)Reply

Cetere: Ekzistas neniu esperanta vorto "Latrio": la vorto "latria" estas fremdlingva, latina. Tial la teksto devas havi latinan titolon "latria" kaj ne rajtas ne-havi fantazian vorton "Latrio". ThomasPusch (diskuto) 17:09, 23 okt. 2023 (UTC)Reply

Mi elmetas la linion:

 
 (klarigo de "latria") ... Tiuj sintenoj kaj konduktoj respektas la ordonon de la Evangelio laŭ Luko 4, 8: “Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.” 

Bone, homoj ne vivas sole de pano, ankaŭ ne de pli ampleksa nutrado sole sed enciklopedie la fdiraĵo e rilatas al scienca klarigo de la koncepto, pli ŝajnas kvazaŭ solena frazo el prediko de katolika pastro, kaj vikipedio ne estas vatikana prediko. ThomasPusch (diskuto) 19:46, 24 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Latria".