Diskuto:Lezga lingvo
Ankoraŭ mankas ĉiaj referencoj, ĉu eblas nomi la ruĝe skribatajn lingvojn
agula, tabasara, rutula, lezga, caĥura, buduĥa, krica, ĥinaluga, udia kaj arĉia
en Esperanto per la nomoj ĉi-tie proponitaj... ThomasPusch (diskuto) 22:02, 13 jun. 2024 (UTC)
Mi dubas pri kelkaj esperantigoj:
- la tabasara
En la rusa ĝi nomiĝas tabasaranskij, sekvante la memnomon табасаранар. Sian lingvon ili nomas табасаран чӀал. Do pli ĝusta estus la tabasarana kaj tabasaranoj.
- la budaĥa
Verŝajne la kreinto sekvis la rusan modelon buduĥskij, sed la etno mem nomas sin будад, do budad, do logike estus nomi ilin budadoj kaj ilian lingvon la budada.
Pri la aliaj mi konsentas aŭ almenaŭ konsideras ilin akcepteblaj, kiel ekzemple arĉia, ĉar memnomo de tiu ĉi etno estas аршишттиб kio aspektas simila, sed mi ne certas kaj malfacilas rapide trovi fakulon, ĉar temas pri tre eta etno, fakte subetno de la avaroj, kies lingvo estas parolata nur en unu vilaĝo, do rusiaj lingvistoj kreis por ĝi skribon nur en 2006. RG72 (diskuto) 11:19, 14 jun. 2024 (UTC)