Diskuto:Moparru

Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch in topic Distanco de Tenali

Distanco de Tenali

redakti

Saluton. Laŭ la du ĵus metitaj referencoj la distanco de Tenali estas 17 km. Ĉu ie estas informo pri la nun legeblaj 15.4km? --Tlustulimu (diskuto) 16:05, 30 nov. 2019 (UTC)Reply

Vi tute pravas: laŭ guglo mapoj de Moparru ĝis la stacidomo Tenali station/junction estas ekzakte 17 km (perpiede, plej rekta vojo, peraŭte oni iom ĉirkaŭvojas). Supozeble estas 15 km ĝis la unuaj domoj de urbeto Tenali. Pri la aliaj distancoj estas similaj malekzaktaĵoj: mi jam korektis ... ThomasPusch (diskuto) 09:17, 9 jun. 2024 (UTC)Reply

Atentu

redakti

Tiu ĉi ne estas ligita al samtemaj artikoloj en aliaj lingvoj! BV korekti. Sj1mor (diskuto) 06:48, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Sj1mor: mi jam foje provis ligi la artikolon al alilingvaj artikoloj, sed nenion ligeblan trovis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:09, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Mi vere ne scias kial iu homo opinias miniaturan vilaĝon de Barato prioritata temo, pri kiu oni verku esperantan paĝon, dum samtempe ankoraŭ 5 el la 29 ĉefurboj de la barataj subŝtatoj ne havas esperantan paĝon aŭ tiom bazaj temoj kiel telugua skribokanara skribo ne havas eĉ nur ĝerman artikolon de tri frazoj... ThomasPusch (diskuto) 21:05, 4 jun. 2024 (UTC)Reply
@Tlustulimu kaj Sj1mor: Cetere, mi detektive eltrovis, ke en la telugua silabosistemo la latinalfabeta vorto "Mōparru" devus esti మోపర్రు, kaj fakte! Ekzistas paĝo de tiu nomo en la telugua vikipedio: మోపర్రు. La punktoj sur ambaŭ mapoj ŝajnas esti en sama loko - mi dirus ke mi trovis la vilaĝon en la telugua vikipedio. Kompreneble mia demando al la verkinto de la unua versio, uzanto Nagasiva, restas kio estus tiom speciala pri tiu vilaĝeto, ke ĝi bezonus esperantan paĝon, sed ĉiukaze la trovo de telugua paĝo estis amuza sperto. Mi pensas ke mi iom serioziĝas kaj provas dum la sekvaj tagoj aldoni la ĝermajn artikolojn de tri frazoj pri la telugua kaj kanara skriboj, pri kies manko mi supre plendis. Cetere: vikidatumaro indikas la ekzakte saman loĝantaron de 3324 homoj por la jaro 2011, kiun trovis Tlustulimu, sed ne indikas fonton, kiun jes indikis Tlustulimu. Mi do aldonas la referencon de ĉi tie ankaŭ al vikidatumaro, kun noto "importita el la esperanta vikipedio". Gratulon al vi, Tlustulimu, pro via detektivemo pri la loĝantara nombro! ThomasPusch (diskuto) 21:25, 4 jun. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Moparru".