La kanara skribo (ಕನ್ನಡ ಲಿಪಿ, ofte ekster Esperanto latinliterigata Kannaḍa, sed en Esperanto tiu formo ne tauĝus pro la simileco al adjektiva formo de la ŝtata nomo Kanado) estas unu ekzemplo el multaj pri silaba alfabeto, ankaŭ nomata abugido, de la barata familio de skriboj - ili ĉiuj origine devenas de la brama aŭ brahmia skribsistemo. Ĝi ĉefe uzatas por skribi la kanaran, lingvo de la dravida lingvaro, same kiel iujn aliajn regionajn lingvojn ​​uzitajn en la subŝtato de Barato Karnatako kiel la tulua[1] kaj kodava. Parolantoj de la konkana lingvo loĝantaj en Mangaloro ankaŭ uzas ĉi tiun skribon por sia lingvo.

Sanskrita teksto skribita en diversaj skriboj: Komparo de diversaj abugidoj kiuj devenas de brahmia skribo. Signifo: Ŝivo protektu tiujn, kiuj ĝojas pri la lingvo de la dioj. (Kalidaso)

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Vidu ankaŭ apartan tekston pri la temo tulua skribo.