Legindeco de la artikolo nudelo redakti

Kara Kubo, post postulo de diversaj kontribuantoj en la disktuejo mi forigis la artikolon nudelo el la listo de la legindaj artikoloj. La kialo estas evidenta, ĝi ne plenumigas la kriteriojn objektivajn por la atributo "leginda": Unue la artikolo estas tre mallonga (nome malpli ol 4000 bitokoj). Artikolo kun malpli ol 8000 bitokoj nun en tre esceptaj kazoj entute devus ricevi la atributon leginda kaj malgraŭ ĝia mallongeco granda parto de la artikolo eĉ nur estas listo kun alidirektoj al aliaj artikoloj. Do la efektive artiklolo longas eĉ malpli ol 2000 bitokoj. Certer la longeco estas ne la unika kriterio kaj en tre escepetaj kazoj ankaŭ mallonga artikolo povas meriti tian atributon. Sed direndas, ke la artikoleto vere nur tre supraĵe traktas esencajn trajtojn de la temo. Alia kriterio estas referencoj. La artikolo havas eĉ ne unu solan entekstan referencon. Tial ankaŭ tiun kriterion ĝi tute ne plenumigas. Trie ek de la decido mallegindigi ĝin ne okazis esencaj modifoj. Pro tiuj evidentaj kialoj via nuligo de mia redakto estas malkorekta kaj ne estas akceptebla nuntempe la remeto de nudelo al la listo de legindaj artikoloj, sen ke la necesaj plibonigoj okazos. Se la legindeco de nudelo al vi ion signifas, mi elkore invitas vin transformi ĝin al vere leginda artikolo. Se ĝi atingis longecon akcpeteblan (de almenau 10000 bitokoj), estos verikta en bona stilo kaj enhavos la bezonatajn referencojn (oni povas ankaŭ kopii ilin el la alilingvaj versioj), tiam mi estos la unua, kiu volonte subtenos la remeton de la artikolo al la listo legindaj artikoloj. Niaj legindaj artikoloj tamen devas plenigi minimumajn kvalitajn kriteriojn, se ni ne volas, ke Esperanto-vikipedio ricevos la reputacion de diletanta vikipedio! Mi esperas, ke vi komprenas surbaze de tiuj argumentoj, ke mi restarigas miajn redaktojn, kiujn vi nuligis. Amike salutas vin DidiWeidmann (diskuto) 17:29, 18 Apr. 2014 (UTC)

Post 9-taga baloto mi ĵus fermis la baloton kaj forprenas de la teksto la indikon pri legindeco. Nur poste mi vidis ke KuboF proponis por baloto de "tute senreferenca teksto" daŭron de 1-2 semajnoj, alikaze daŭron de 4 semajnoj. La teksto estas tute senreferenca, tial la opinioj pri daŭro de baloto ne diverĝas, sed precipe min influis la fakto ke post la 19-a de aprilo ne plu aldoniĝis plia voĉo, kaj la esprimoj montris klaran direkton, tiel ke mi ne atendus novajn argumentojn, post kiam pasis semajno sen ajna plia esprimo. Ĉiukaze la artikolo ĉiumomente povas esti pli prilaborata kaj tiam bonvenas rekandidatigi ĝin je titolo de legindeco. ThomasPusch (diskuto) 18:37, 27 Apr. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Nudelo".