Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Nudelo
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Por
redakti- Por: : Ĝi bezonus novan laboron. --pino (diskuto) 07:40, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Sen fontoj, tro mallonga. --KuboF (diskuto) 10:50, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Mizera ãrtikolo nur tre supraĵe prezentas tre kompleksan temon, en historio mankas esencaj faktoj kaj informoj. Malpli ol 4000 bitokoj. Mankas fontoj. DidiWeidmann (diskuto) 12:29, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Tia tro mallonga artikolo sen iu ajn fonto kaj referencoj ne estas leginda. --Tlustulimu (diskuto) 12:33, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Mi ne tro forte kritikus la tekston, sed vere ĝi - laŭ nuna komparo al aliaj tekstoj - ne estas aparte honoriginda per etikedo "leginda". --ThomasPusch (diskuto) 18:43, 19 Apr. 2014 (UTC)
Kontraŭ
redakti- # Kontraŭ:
Detenas
redakti- Sindetena:
Komentoj
redakti- Komento: En la konkreta kazo tiu-ĉi komplika proceduro fakte etas komplete superflua - mi ne povas imagi, ke eĉ unu persono deziras konservi nudelon kiel leginda, dum oni ne esence plibonigas ĝin: Mi opinias, ke oni devas procedi por mallegindigo same kiel ĉe forigoj, nome ke diskuto devas nur okazi, kiam iu tion post anonco de la forigopostulo postulas. En kazoj tiom evidentaj kiel nudelo ja la proceduro superfluas - per aliaj vortoj nudelo estas tipa kazo por tuja mallegindigo, ĉar ja ne estas nur unu sola kriterio, kiun ĝi ne plenumigas, sed praktike ĉiujn! Ni vere ne bezonas novan komplikan regularon. Kiu validas en kazo de forigo estas evidente ankaŭ valida en decido malpliforta kiel forigo el la listo de legindaj aŭ elstaraj artikoloj. Ke ne estas problemo pri arbitreco ja estas certigita el la simpla fakto, ke en kazo, ke iu opinias, ke la mallegindigo aŭ malelstarigo estas malkorekta, per trafaj argumentoj ĉiam povas postuli rekonsideron. Se la rajto mallegindigi kaj malelstarigi apartenas al la administrantoj laŭ mi estas sufiĉa protekto kontraŭ facilanmia uzado de tiu ebleco. Mi tion proponas por entute faciligi nian laboron. Ĉar fakte estos pluraj aliaj kazoj de mallegindo kaj malestarigo necesa. Sufiĉas, se ni devas voĉdoni pri la dubaj kazoj. Cetere tiu problemo koncernas nur malnovajn legindajn artikolojn, ĉar nuntempe oni ja multe pli severe konsideras artikolon antaŭ atribui al ĝi legindindecon. Kiam oni legindigis nudelon, ja la proceduro nuna eĉ ne ekzistis. Kiam do la malnovaj kazoj iam estos solvitaj, verŝajne petoj por mallegindigo fariĝos la escepto. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:34, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Mi pli-malpli konsentas. Ĉu vi mem kapablas starigi kriteriojn sub kiuj oni povus tuj forigi statuson (similaj al tuja forigo)? Mi jam plurfoje proponis "tute sen referencoj" kaj "longtempe kun avertoŝablono". Bonvolu diskuti en diskuto de NPLA. --KuboF (diskuto) 16:01, 19 Apr. 2014 (UTC) PS: Bonvolu vere skribi pli koncize, kiu ni estas, ke ni legu tiom longajn eseojn??
Rezulto
redakti- Por: 5
- Kontraŭ: 0
La artikolo estis malelektita kiel leginda. --ThomasPusch (diskuto) 18:29, 27 Apr. 2014 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.