Diskuto:Plantaĝenetoj

Ĉu pli ĝusta nomo ne estas Plantagenetidoj? Petro@diskkont 20:10, 9. Dec 2007 (UTC)

Mi opinias ke ne. Ekzistas diversaj "modeloj" nomi dinastiojn: Iuj havas prapatron kun "-idoj", (Karolidoj, Haŝemidoj, Gediminidoj, Osmanidoj ktp.). Aliaj havas komunan nomon, similan al "moderna" famili-nomo (Habsburgoj, Piastoj, Burbonoj, Ŝtaŭfoj, Velfoj ktp.). La "Plantagenetoj" – aŭ "Plantaĝenetoj" kiel mi preferus nomi ilin, pli proksime al angla kaj franca prononco – sekvas la duan "modelon". Laŭ mia scio neniu nacia lingvo uzas la unuan modelon por tiu ĉi familio, do tia ŝanĝo kaŭzus pli da konfuzo ol kohero. Moldur 19:32, 12. Dec 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Plantaĝenetoj".