Diskuto:Prezidanto (respublikestro)

Sorry, I don't speak esperanto, but this seems to be a duplication to prezidanto. /81.170.235.234 20:55, 28. Maj 2006 (UTC)

En plej multaj naciaj lingvoj ne ekzistas diferencigo inter prezidento kaj prezidanto, tial por anglalingva neparolanto de Esperanto eble estas iom komplike kompreni, sed la vortaro PIV jam dum 1970 klarigis, ke prezidanto estas vorto kun tri diferencigeblaj sociaj signifoj, kaj prezidento estas sinonimo por la lasta el tiuj tri ebloj - do pli klara, se oni parolas pri ŝtata prezidento, ol la pli malprecizaj vortoj "prezidanto" aŭ "ĉefo" aŭ "estro" aŭ simile... La artikolo ĝis nun diras, ke la vorto prezidento estus "laŭ PIV evidinda" - en mia PIV (unua, originala eldono) mi neniel trovas indikon por tio: La termino "prezidento" estas pli precize definita, kaj ĉar Esperanto strebas laŭeble eviti diversajn signifojn de sama vorto, ĝi tute preferindas al la termino "prezidanto (3)".

ThomasPusch 19:35, 11. Feb 2008 (UTC)

Rea titolŝanĝo redakti

Mi ĵus reŝanĝis la titolon al "ŝtatprezidanto". Jen la klarigo (kiu bedaŭrinde ne aperas plene en la histori-paĝo): "En ĉi tiu diskuto ni interkonsentis uzi "prezidanto" anstataŭ "prezidento" por ŝtatprezidantoj; la vorto "ŝtatprezidanto" estas pliprecizigo de la vorto "prezidanto", nur uzinda kiam la kunteksto ne jam montras ke temas pri ŝtatprezidanto. Ĝuste artikol-titolo estas tia kunteksto." Marcos 02:54, 29. Nov 2008 (UTC)

Malgraŭ la diskuto menciita de Marcos... redakti

Necesas ripete atentigi ke la vorto prezidento neniel estas nur mistajpita formo de prezidanto (ankaŭ se PIV konfesas ke ĝi foje en simpla lingvouzo estas uzata tiel):

  • "Prezid'ant'o" estas persono kiu prezidas, do gvidas kaj ordigas, kunvenon aŭ kunsidon de pluraj personoj.
  • "Prezident'o" estas elektita estro de suverena respublika ŝtato.

Eblas ke prezidento foje estas kunsida prezidanto, aŭ estas tenisludanto aŭ esperantisto - sed por la nomumo estis prezidento ne necesas esti kunsida prezidanto, tenisludanto aŭ esperantisto... Jes, la du vortoj nur malsamas je unu litero, estas tento miksi ilin: Kun nur malmulta troigo eblus diri ke temus pri falsaj amikoj. Sed la du konceptoj preskaŭ tiom malsamas kiom malsamas - ni diru - la vortoj "roso" kaj "rozo", "muŝo" kaj "muso". En traduko, prezidanto ekzemple en la angla estas "chairman/chairwoman", en la germana "Vorsitzender/Vorsitzende" aŭ en la nederlanda "voorzitter", dum la vorto "prezidento" estas simple angle kaj nederlande "president" aŭ germane "Präsident".

Mi scias pri la supre menciita voĉdono inter la tiam partoprenantaj vikipediistoj, laŭ kiu estis interkonsentite ke la vorto "prezidento" estas misformo, anstataŭigenda per "prezidanto". Kaj mi havas skrupulon simple "malobei" la interkonsenton inter tiu manpleno da homoj. Tial mi momente en artikoloj (ekzemple jen) mise laŭ la diskuta interkonsento uzas la vorton "prezidanto" en la senco de ŝtatestro, sed tio estas forte kontraŭ mia konvinko. Devas esti du vortoj - estas fuŝo miksi la du malsamajn konceptojn en unu esprimo.

Aidas 16:51, 14. Maj 2010 (UTC)

PS: Bedaŭrinde mi ne rimarkis la diskuton kiam ĝi estis kaj tial ne povis esprimi mian opinion tiam - probable ankaŭ ĉe pliaj aliaj vikipedianoj estas tiel...

"Prezidento" estas en Esperanto ne-oficiala vorto (do nek Fundamenta nek iam oficialigita de la Akademio). Via aserto, ke "prezidanto" ne povas signifi "republikestro" aliflanke estas rekte malvera. Tiun signifon donas al "prezidanto" kaj ReVo kaj PIV, kaj ĝi jam de la komencaj tempoj de Esperanto apartenis al la signifaro de "prezidanto": En la Tekstaro de Esperanto troviĝas unu Zamenhofa uzo de "prezidanto" en tiu signifo ("lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio") kaj multaj uzoj de aliaj, kaj el la frua tempo kaj el la nuntempo (ekzemple "mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko" en "Ĉu li?" kaj "prezidanto de Aŭstrio (kaj esperantisto) F.Jonas" en "La Ondo de Esperanto").
Fakte en la angla oni pfte devas traduki "prezidanto" per "president" kaj ne per "chairman", ne nur kiam temas pri ŝtatprezidantoj, sed ankaŭ kiam temas pri prezidantoj de organizaĵoj, universitatoj ktp. Do ankaŭ via argumento per aliaj lingvoj baziĝis sur malĝustaj faktoj.
La vorton "prezidento" malrekomendas ankaŭ la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kiu por ĝi rekomendas ĝuste "prezidanto" aŭ "ŝtatprezidanto", kiel en la Vikipedia rekomendo.
Mi do forte pledas por tio ke ni restu ĉe nia nuna interkonsento pri "prezidanto" kaj "prezidento". Marcos 19:17, 14. Maj 2010 (UTC)
Reiri al la paĝo "Prezidanto (respublikestro)".