Diskuto:Propedeŭtika valoro de Esperanto
En pluraj provoj, instruado de iu lingvo estas komparata al instruato de esperanto kaj poste de iu lingvo (do, 2 lingvoj entute) Ĉu iu jam provis kontroli la propedeŭtika valoro de alia lingvo por kompari ĝin al esperanto ?
Axel584 10:28, 21. Apr 2004 (UTC)
- Kompreneble estas ankaŭ studoj kun Interlingvao kaj studoj pri lerno de tria lingvo ĝenerale (Vidu The Propedeutic Effect of Esperanto. Can a Planned Language Facilitate Third-Language Aquisition? FINGER, Bernd (Germany)). Por ke la studoj estu science kompareblaj oni devus disponi pri observoj de ĉiuj tiuj kazoj. Tamen ni disponas pri kolekto da studoj (13 studoj inter 1918 kaj 1980 en diversaj landoj) kiuj ĉiuj klare montris la propedŭtikan valoron de esperanto. Sed fakte la temo meritas ke oni enprofundiĝu en ĝi. Arno Lagrange 10:59, 21. Apr 2004 (UTC)
Mi lernis diversajn lingvojn, kelkajn post la lernejo. Mia sperto: ĉiu antaŭe lernita lingvo havas propedeŭtikan valoron por posta lernado de aliaj. Aŭ iom simpligite dirite: ĉiu sekvanta lingvo estas pli facile lernebla (relative pli facile). Mi dezirus vikipedio-artikolon pri tio.
Kaj mi deziras tradukojn de tiu ĉi artikolo en pliajn lingvojn. Mia deziro ankaŭ: La artikolo ne estu tro komplika kaj longa.
Laŭ mia memoro iuj studoj montris, ke la propedeŭtika "faktoro" de Esperanto estas klare pli granda ol tiu ĉe naciaj lingvoj. Do ekzemple la antaŭa lernado de la franca helpas je la posta lernado de la hispana. Sed la antaŭa lernado de Esperanto helpas multe pli, ĉar Esperanto kun sia klara strukturo donas pli klaran bildon pri ĝeneralaj principoj de lingvo ol la parte konfuzaj strukturoj de nacia lingvo.
Eble tio enestas en la menciitaj studoj, sed bedaŭrinde tio ne aperas en la artikolo. Kiu spertulo povas eltiri tion el la studoj? --Hans 14:11, 9. Maj 2009 (UTC)
Progreso?
redaktiNun, post multaj monatoj, ne estas iu progreso pri tiu temo. Relegante la artikolon mi povas ripeti:
- ĉiu lingvo havas propedeŭtikan valoron por la lernado de aliaj lingvoj.
- La faktoro de efiko varias. Lingvoj de sama familio inter si pli bone helpas ol nerilataj lingvoj.
- La studoj menciitaj en la artikolo tre unuflanke nur temas pri la vidpunkto de Esperanto kaj esperantistoj. Tio malhelpas al la ĝenerala akcepto de la rezultoj.
- Probable la faktoro de efiko estas vere pli granda je Esperanto ol je aliaj lingvoj, eble multe pli granda. Sed vidu la sekvantan punkton.
Alia vidpunkto estas la facileco de Esperanto, kiu ankaŭ aperas en la artikolo. Sed tiu vidpunkto ne estas identa kun la propedeŭtika afero. La facileco estas lmo tre grava argumento. Tial pliaj sciencaj esploroj pri ĝi gravas. La hungaraj aktivecoj de lernado de deko da fremdaj lingvoj, kun ŝtata kontrolo, kun miloj da studentoj, provizas tre grandan materialon. Kiu science analizis tion? Aŭ analizos?
La faktoroj "facileco" kaj "propedeŭtiko" estas kunmiksitaj, en la artikolo kaj en diversaj studoj. Science tio ne estas korekta kaj malhelpas la akcepton de ambaŭ argumentoj per sciencistoj.
Alia problemo: La artikolo en aliaj lingvoj: de tiu ĉi artikolo oni povas iri al alilingvaj versioj. Sed inverse oni ne revenas al tiu ĉi artikolo, sed al artikolo kun titolo (kaj enhavo) Esperanto. --Hans 15:08, 1. Jan 2011 (UTC)
Nun ok jaroj pasis kaj la artikolo restas nekontentiga. Ĝi restas miksaĵo el du temoj:
- la propedeutika efiko
- la facileco de Esperanto relative al diversaj etnaj lingvoj
La faktoro de facileco ne etas sufiĉe klare notita.
Kiu prilaboros la problemon science, per disertacio, habilitigo aŭ per ...?
La cititaj diversaj studoj kaj la hungaraj ekzamenoj donas multan materialon por tiaj esploroj. Mi deziras, ke ni havu pli profesian argumentadon kaj varbadon por nia lingvo. Per ĝi ni povus pli bone interesigi lingvistojn, politikistojn kaj ekonomiistojn, kiuj povus antaŭenigi nian aferon, ĉu ne? --Hans Eo (diskuto) 13:29, 4 apr. 2017 (UTC)
Progreso en 2020?
redaktiILEI (Mirejo) kaj mi klopodis iom plibonigi la artikolon surbaze de la angla vikipedia artikolo, sed mankas ĉefe referencoj kun retligiloj en la sekcio Historio!. Dankon por kunverkado kaj aldono de aktualaj informoj.--Alifono (diskuto) 18:12, 4 mar. 2021 (UTC)
- Alifono estas sperta vikipediisto, sed li daŭre, ĝis aŭtuno 2023 ankoraŭ ne petis statuson de revizianto. Tial mi ĵus demandiĝis de la sistemo ĉu mi revizias ĉiujn lastajn kaj vastajn 28 redaktojn de la lastaj 3 jaroj. kvankam mi fakte nur volis aldoni iujn internajn ligilojn al iuj biografiaj tekstoj. La temo bonvenigas vastigojn, kaj tio kion Alifono verkis ŝajnas al mi senca, sed sincere dirite estus troigo aserti ke mi nun detale reviziis ĉiun redakton de la lastaj tri jaroj. Pli ĝustas, ke mi supraĵe havas la impreson ke ĉio estas redaktita sence, kaj ke mi principe fidas al la uzanto pro multaj aliaj sencaj redaktoj en aliaj paĝoj. Estas bone se iu kiu tiom amplekse redaktas tekston mem petis statuson de revizianto. Unu redakton oni ankoraŭ povas vere revizii, sed pli ol 30 redaktoj de pli ol 3 jaroj superas la energion de ĉiu revizianto... ThomasPusch (diskuto) 15:00, 28 dec. 2023 (UTC)
- @ThomasPusch Permesu diri al vi ke miaj okuloj malboniĝas jam kaj ke mi ne volas alpreni plian laboron en Vikipedio ol tiun de redaktado de artikoloj. Alifono (diskuto) 20:10, 28 dec. 2023 (UTC)
- @Alifono: Kara kolego, mi sincere bedaŭras se viaj okuloj malboniĝas, ĉar por akademiulo la okuloj estas gravaj korpopartoj. Permesu diri al vi ke mi neniel volas ŝarĝi vin je pliaj taskoj - mi plene kontentas se vi ankoraŭ povas helpi fermi iujn truojn en redaktado de artikoloj. Mi nur pensas ke vi estas tiom saĝa kaj respondeca redaktanto, ke devus esti tiel ke viaj redaktoj estus tuj reviziitaj. Fakte mi ĵus kontrolis viajn vikipediajn rajtojn, kaj mi ne scias kial ne funkciis tiel: en la protokolo notiĝas ke en aprilo 2016 la uzanto Lingveno ŝanĝis "grupan membrecon por Alifono el neniom al mempatrolato", kun noto "sufiĉa lingvonivelo kaj nombro da redaktoj" kaj en aŭgusto 2016 "Alifono estis aŭtomate altrangigita al mempatrolato kaj patrolanto". Tio devus esti ĉio bezonata por ke vi mem aŭtomate "patrolas" viajn redaktojn kaj ne devus veni iu junulo post vi kiu "benus viajn redaktojn". Mi nun ŝanĝis iun noteton kaj espereble nun vere funkcios tiel ke viaj redaktoj aŭtomate konsideriĝas fidindaj. Kiel dirite: tute ne temas pri tio ŝarĝi vin pri iu nova tasko, sed vere estos ridinda ke multaj malpli saĝaj vikipedianoj aŭtomate havas siajn redaktojn konfirmitaj, nur ĉe vi tio ne funkcias. Fakte mi devas pardonpeti ĉe vi: mi pensis ke vi ne petis iun rajton en la listo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj ĉar mi ne vidis vian nomon tie, sed se vere vi "estis aŭtomate altrangigita al mempatrolato kaj patrolanto" en aŭgusto 2016, tiam jam ĉiam ĉio teorie estis en ordo. Vi faru nenion alian ol tio kion vi ĉiam faras, kaj mi kontrolos post kelkaj tagoj ĉu bone funkcios nun. ThomasPusch (diskuto) 20:37, 28 dec. 2023 (UTC)
- @ThomasPusch Permesu diri al vi ke miaj okuloj malboniĝas jam kaj ke mi ne volas alpreni plian laboron en Vikipedio ol tiun de redaktado de artikoloj. Alifono (diskuto) 20:10, 28 dec. 2023 (UTC)
Iuj punktoj por pripensi
redaktiLerni Esperanton povas oferti plurajn avantaĝojn al infanoj. Jen kelkaj specifaj manieroj kiel ĝi povas esti avantaĝa:
1. Lingvolernada fundamento:
- La regula kaj logika strukturo de Esperanto faciligas la lernadon ol multaj naturaj lingvoj.
- Ĉi tio povas plifortigi la fidon de infanoj pri lingvolernado kaj prepari ilin por lerni aliajn lingvojn poste.
2. Kogna evoluo:
- Lerni duan lingvon en juna aĝo povas plibonigi kognajn kapablojn.
- Ĝi povas plibonigi problemojn solvantajn kapablojn, kritikan pensadon kaj kreivon.
3. Kultura konscio:
- Esperanto havas diversan, internacian komunumon de parolantoj.
- Eksponiĝo al tio povas plilarĝigi la kulturajn horizontojn de infanoj kaj antaŭenigi tutmondan komprenon.
4. Lingva konscio:
- La strukturita gramatiko de Esperanto povas helpi infanojn pli bone kompreni lingvajn konceptojn ĝenerale.
- Tiu ĉi metallingvistika konscio povas helpi pli ĝisfunde lerni sian gepatran lingvon.
5. Aliro al internaciaj rilatoj:
- Esperanto havas parolantojn tutmonde, ebligante infanojn eble komuniki kun samuloj el diversaj landoj.
- Tio povas kreskigi internaciajn amikecojn kaj kunlaborojn ekde juna aĝo.
6. Preparo por estonta lingvolernado:
- Studoj sugestas, ke unue lerni Esperanton povas akceli la akiron de postaj lingvoj.
- Ĝi povas servi kiel ponto por lerni pli kompleksajn lingvojn poste en la vivo.
7. Egaleco en komunikado:
- Kiel neŭtrala lingvo, Esperanto metas ĉiujn lernantojn sur egala bazo.
- Ĉi tio povas esti speciale utila en internaciaj medioj, antaŭenigante justecon en komunikado.
8. Logika pensado:
- La regula strukturo de Esperanto povas helpi evoluigi logikan pensadon.
- Kompreni ĝian sisteman vorttrejnadon povas plibonigi analizajn kapablojn.
9. Eblaj akademiaj avantaĝoj:
- Kelkaj studoj sugestas, ke lernado de Esperanto povas havi pozitivan efikon al ĝenerala akademia rendimento.
10. Unika perspektivo pri lingvo:
- Lerni konstruitan lingvon povas doni informojn pri kiel lingvoj funkcias kaj evoluas.
- Tio povas kreskigi pli profundan aprezon por lingvistiko kaj lingvodiverseco.
Produktita fare de Claude AI 3.5 Soneto, babilboto kaj virtuala asistanto