Diskuto:San-Paŭlo (urbo)

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch in topic mapo

MASP ne estas (nur) pri moderna arto. Estas alia muzeo, pli malgranda la Museu de Arte Moderna de São Paulo (Museo de Moderna Arto de San-Paŭlo) nur pri moderna arto. Roberto, septembro 2014

San-Paŭlo ne havas la plej grandan sport-stadionon el mondo. Fakte, la Morumbi eĉ ne estas la plej granda sport-stadiono el Brazilo. Mi forigis tiun malĝustan informon. Anonima komento la 8-an de julio 2010

Sankt-Paŭlo? redakti

São Paulo tradukiĝas per Sankt-Paŭlo, mi pensas ke. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 13:33, 28 Jul. 2012 (UTC)

Teorie vi pravas ke Sankt-Paŭlo aŭ Sankta Paŭlo (lau la nomo de la kristana sanktulo) povus esti bonaj e-lingvaj nomoj por la urbo. Sed praktike la lokaj esperantistoj antaŭ pli ol 100 jaroj ekuzis la formon San-Paŭlo, pli proksiman al la portugala formo. Tion konfirmas kaj dokumentigas indikoj en PIV kaj aliaj vortaroj. Do estas tiel. ThomasPusch (diskuto) 13:44, 10 Feb. 2016 (UTC)

Amasaj ruĝaj ligiloj pri historiaj lokaj esperantistoj redakti

La ĝis nun amasaj ruĝaj ligiloj pri historiaj lokaj esperantistoj ne donas signifajn informojn. Se ne kreiĝas propraj artikoloj, kaj ĝis nun ne aspektas ke iu vikipediisto havas sufiĉajn informfontojn kaj plenigus kompletajn biografiajn artikolojn, unu alternativo estas kolekti tiom da informoj kiom eblas kaj mencii la homojn en la ĝermolisto de brazilaj esperantistoj, kaj meti alidirektilojn de la ruĝaj ligiloj [[NOMO]] ĉi-tie al [[ĝermolisto de brazilaj esperantistoj#NOMO]]. Alia alternativo estas simple forpreni la signojn [ kaj ], tiel ke anstataŭ neekzistantaj internaj ligiloj aperas simpla nigra teksto. Sed teksto kun 30, 40, 50 ruĝaj nomoj estas "tro ruĝa". ThomasPusch (diskuto) 15:31, 10 Feb. 2016 (UTC)

mapo redakti

situo sur mapo=Brazilo San-Paŭlo

donas mapon de la ŝtato, ne de la urbo!

Ĉu mapo de la urbo haveblas? kiel oni povas diferencigi la nomojn inter tiu de la ŝtato kaj de la urbo?

Sj1mor (diskuto) 16:03, 22 okt. 2023 (UTC)Reply

@Sj1mor: > kiel oni povas diferencigi la nomojn inter tiu de la ŝtato kaj de la urbo?

Teorie eblus, sed ĉi tie ne permesatas: La urbo en la esperanta vikipedio jes troveblas per la titolo San-Paŭlo (urbo) - tie ankaŭ estas urba mapo Brazil Sao Paulo Sao Paulo location map.svg (simpla skema mapo, ne situomapo!) - kaj la subŝtato per titolo San-Paŭlo. Teknike pli simplus fari kiel faras multaj esperantistoj, simple nomante la subŝtaton San-Paŭlio (ne jam dokumentita en PIV) kaj la urbon San-Paŭlo (en PIV), sed ĉar en la esperanta vikipedio estas tiom multaj lingvaj puristoj, kiuj malakceptas ĉiujn vortojn de urboj aŭ administraj unuoj kiuj ne jam estas dokumentitaj en PIV, tiu nomo estus kontraŭbatalata kiel artikola titolo kaj nur pene akcepteblas kiel alternativa nomo en la unua frazo de la subŝtata teksto. En la Esperantlingva vikipedio regas konservativismo, kaj la teknika praktiko devas adaptiĝi al tio...

Sed teknike:

"Situo sur mapo2=Brazilo San-Paŭlo" (gravas la nombro 2) ĉiukaze nur celas indiki per eta ruĝa punkto la situon sur mapo de la ŝubŝtato, alternative al la situo sur mapo de la tuta lando Brazilo. Tial tie la mapoj pri "Brazilo" kaj "San-Paŭlo" (la subŝtato) estas tute ĝustaj. Estas persona gusto ĉu oni bonvenigas simplan skeman mapon kaj situomapon de situo en la subŝtato, ĉar ili relative similas... Kutime la tekstoj pri brazilaj municipoj havas nur simplan skeman mapon kaj situomapon de situo en la tuta lando, kaj tiun kutimon oni prefere ne tuŝu, ĉar adapto signifus ree sanĝi milojn da artikoloj.

ThomasPusch (diskuto) 11:13, 10 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "San-Paŭlo (urbo)".