Diskuto:Sankta Heleno

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Moldur in topic Pri kio temas tiu-ĉi artikolo?

Ĉu Sankta-Heleno ne estus preferinda ĉar pli klara pri la signifo de la nomo?

La problemo povas aperi en multaj nomoj de lokoj kaj eklezioj kiuj rilatas al nomoj de sanktuloj, do necesus provi starigi regulon. Jen paĝo en PMEG kiu traktas pri tio: http://www.bertilow.com/pmeg/pmeg10/san.php

Laŭ tiu artikolo pri "San" oni uzu:

  • aŭ la nacian nomon, Saint-Helena
  • aŭ la neoficialan prefikson "San" por la nacilingvaj nomoj kiuj uzas "San/Saõ" (San Francisko, San Paŭlo),
  • aŭ esperantigitan formon laŭ skribo aŭ prononco, Santo Domingo, Sent-Piero... do eblus ja uzi la nomon "Sent-Heleno"
  • aŭ la oficialan prefikson "Sankta": Sankta Petro, Sankta-Heleno estas donitaj inter la ekzemploj en la artikolo.

Do malfacilas elekti. Oni ja povas uzi plurajn formojn per redirektoj sed ĉu oni elektu unu formon kiel la ĉefan formon? Persone kiam mi pensas franclingve pri "Saint-Hélène" mia emo estas traduki al Esperanto per Sankta-Heleno kaj same por Saint-Pierre -> Sankta-Petro... --Zav'

Mi ankaŭ emas voĉdoni por "Sankta Heleno", sed laŭ tiu logiko mi ankaŭ devus preferi "La Anĝeloj" por nomi mian lokan urbegon... Ĉiuokaze, google-serĉado preferas "Sent-Heleno" (54) kontraŭ "Sankta Heleno" (12). Krom se S[ae]nk?t?a?[- ]Helenano esperantista aperas kaj diras, ke en sia lando oni nomas ĝin tiel aŭ ĉi tiel, mi rekomendas ke ni sekvu la uzado google-apogita. --Brion VIBBER

Denove kial SENT? Petro 26. Nov. 2005 18:38 (UTC)

Delonge kutimiĝis nomi la teritorion kaj insulon Sankta Heleno kaj la sanktulinon Heleno "Sankta Helena" aŭ "Helena de Konstantinopolo". Ŝi ja origine latine nomatis "Helena", tial la rezigno pri substantiva o-finaĵo ĉi-tie ŝajne tolereblas. Sed la skribaĵoj de PMEG ankaŭ daŭre validas, tial la demando de Petro de novembro 2005 estis respondita jam antaŭ ol li demandis, kvankam li evidente ne volis vidi aŭ eĉ konsideri la alineon en PMEG. ThomasPusch (diskuto) 18:36, 15 maj. 2022 (UTC)Reply

Pri kio temas tiu-ĉi artikolo? redakti

Ĉu dependa teritorio de Britio en la Atlantiko aŭ insulo de la samnoma Sankta Heleno?

Necesas esti precize.

Sj1mor (diskuto) 11:14, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Nun estas unusola artikolo, kiu estas komuna por la geografia unuo (insulo) kaj por la administra unuo (teritorio). Tio estas normala kaj tute en ordo. Ĉar enestas tre malmulte da informo, ne havus multan sencon disigi la artikoleton al du eĉ pli malgrandaj. Se iu iam signife pliampleksigos la enhavon, tiam havos sencon krei du apartajn artikolojn el tiu ĉi. - Moldur (diskuto) 13:18, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sankta Heleno".