Diskuto:Sankta Vincento kaj la Grenadinoj

La ŝtata lingvo estas la angla, kaj la ŝtata nomo "Saint Vincent and the Grenadines", kun difinita artikolo. En multaj grandaj aliaj naciaj lingvoj (tiuj kiuj havas difinitan artikolon) estas same, ekzemple france "Saint-Vincent-et-les Grenadines", germane "St. Vincent und die Grenadinen", hispane "San Vicente y las Granadinas" aŭ nederlande "Saint Vincent en de Grenadines".

Konsentite, ke estas mondaj lingvoj kiuj ne havas difinitan artikolon, sed en Esperanto ĝi ja ekzistas kaj uzatas: Laŭ mi la lando devus nomiĝi "Sankta Vincento kaj la Grenadinoj", kaj la manko de difinita artikolo ĉiam iritas min. Malgraŭ tio mi en praktika uzo ĝis nun kliniĝas kaj mem en artikolokreoj (ekzemple pri la Karibia Komunumo) aŭ kategoriokreoj (ekzemple aktuale kategorio:politiko de Sankta Vincento kaj Grenadinoj) uzas la landoformon laŭ la momenta titolo de la landa vikipedia artikolo - tamen mi ne konsentas pri ĝi.

ThomasPusch 11:58, 25. Jan 2010 (UTC)

En novembro 2010 la artikolo estis alinomita al la formo Sankta Vincento kaj la Grenadinoj kun artikolo.

Tamen en 2014 vikipediisto Mevo removis ĝin al la formo Sankta Vincento kaj Grenadinoj sen artikolo, kaj komentis "La artikolo ne estas bezonata; la nova nomo laŭas la rekomendon de AdE". Kvankam la origina anglalingva nomo daŭre havas difinitan artikolon kaj multaj nacilingvaj tradukoj de la ŝtatonomo same (tion ne influas la Akademio de Esperanto), la indiko pri rekomendo de la akademio ĝustas, legebla en ties oficialaj informoj 11 2009.

ThomasPusch (diskuto) 20:02, 28 Dec. 2015 (UTC)

Kara Thomas! Mi povas akcepti ambaŭ formojn, ĉu kun, ĉu sen artikolo. En PMEG mi ne trovas klaran respondon - unuflanke Den Haag kaj Le Havre estu ĉiam senartikole Hago kaj Havro, laŭ Bertilo, aliflanke kun artikolo povas esti pluralaj la Alpoj, la Filipinoj, k.s. Se vi volas alinomi, mi ne kontraŭas. - Amike, Moldur (diskuto) 20:46, 28 Dec. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Sankta Vincento kaj la Grenadinoj".