Diskuto:Tagaloga lingvo

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Haruo in topic Kion signifas la koloroj?

Saluton. Iu novulo ĵus aldonis enhavon el ekstere fonto. Sed mi pensas, ke tio ne estas en ordo, ĉar tio kontraŭas aŭtororajtojn. Tial mi proponas la jenon:

  • Ni malfaru la aldonojn kaj reskribu ĉion per propraj vortoj.
  • Aŭ ni demandu la aŭtoron de la ekstera fonto, ĉu vikipedio rajtas uzi la tekstojn.

Kore --Tlustulimu 16:55, 30. Okt 2009 (UTC)

Ĉu vi konas la aŭtoron de la fonto? Ĉu vi certas, ke la redaktanto ne estas la aŭtoro mem?--Goren 17:03, 30. Okt 2009 (UTC)
Mi jam rigardis sur la enartikole malsupre ligitan paĝaron kaj tuj vidis, ke la enhavo same aspektas kiel ĉi tie. La tie menciita aŭtoro Victor Medrano havas alian nomon ol la vikipediisto Televido. Tial mi ne povas scii, ĉu eble estas la sama persono. Krome la novulo ĝis nun ne reagis je mia diskutero. Eble ja estas komencanto. Kore --Tlustulimu 17:25, 30. Okt 2009 (UTC)

La artikolo momente estas ŝlosita, probable pro la supre skizita problemo. Tamen kompreneble ĝi estas ŝlosita por ĉiu. Mi mem nur volus aldoni mankantajn parametrojn al la "informkesto lingvo" de la paĝo, kaj ankaŭ ne atingas ĝin. Ĉu iu administranto volus kompletigi la informkeston, aŭ informi min kiam la paĝo denove atingeblas? ThomasPusch 16:03, 2. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ŝlosis la artikolon, ĉar la aldoninto de eksteraj enhavoj ne reagis al mia alparolo sur lia diskutopaĝo. Sed la ŝlosado nur estas lima ĝis la 6a de novembro. - Kiun el la du proponitaj solvoj vi preferus? Krome ne nur la aldono al la artikolo estis problema, sed ankaŭ la aldonitaj bildoj. Kore --Tlustulimu 16:11, 2. Nov 2009 (UTC)

La vorto ay ne estas kopulo. Ĝi estas markilo de predikato, uzata se la predikato staras ne komence de la frazo. Bonvolu redakti la bildon. --ɴõɴəχүsƚ 18:46, 30 Maj. 2011 (UTC)

Mi ĉiam diris, skribis, kaj vidis "Tagala" redakti

Ĉu oni kontrolis la literaturon pri la temo en Esperanto antaŭ ol elekti la titolon? --Haruo (diskuto) 11:51, 23 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, @Haruo:. En la Reta Vortaro mi ĵus trovis la esprimon "tagaloga lingvo". Kie vi trovis la pli mallongan "tagala lingvo"? --Tlustulimu (diskuto) 06:10, 30 jul. 2021 (UTC)Reply
Mi vere ne memoras. Mi uzas ĝin jam de multaj jaroj. Eble mi unue trovis ĝin en la hispana (la titolo de la unua gramatiko pri tiu lingvo estis Vocabulario de la lengua tagala) kaj adoptis ĝin ĉar mi malŝatas esperantigojn, kiuj senbezone frakasas la emfazan akcenton. (Mi malŝatas mian propran nomon (Leland) esperantigate kiel "Lilando", kaj la hispanan version "Lelando", ĉar ili akcentigas la "a"-silabon, anstataŭ ;a ĝustan "li"-silabon. Tial mi finfine decidis adopti en Esperanton mian japanan nomon Haruo...) --Haruo (diskuto) 22:02, 20 sep. 2023 (UTC)Reply

Konsonantoj kaj klako redakti

Saluton. Mi ĵus vidis ligilon al klako en la ĉapitro pri la konsonantoj. Sed mi dubas, ke la tagaloga lingvo vere havas tian sonon. Supozeble temas pri io alia. Sed mi ne scias, ĉu temas pri frapetotrilo. Kiu povas helpi? --Tlustulimu (diskuto) 09:06, 30 jul. 2021 (UTC)Reply

Kion signifas la koloroj? redakti

La mapo kun la subteksto "La Tagaloga kiel unua lingvo en Filipinoj" ne klarigas sin. Mi supozas, sed ne scias, ke la relativa heleco de la bluaj regionoj rilatas aŭ al la proporcio de la tiea loĝantaro, kiu parolas la tagal(og)an kiel denaskan lingvon aŭ eble al la simileco inter la tie kutima lingvo kaj la norma (pilipinoa) formo de la nacia ĉeflingvo. Estus eventuale utile, SCII. --02:00, 21 sep. 2023 (UTC) Haruo (diskuto) 02:00, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Tagaloga lingvo".