Diskuto:Terlango

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch

Mi suspektas ke la sekva aserto estas tute senbaza. Ĉu eblas doni iun referencon, kaj geografian kaj vortaran, al la aserto?

Citaĵo
 Depende de la cirkonstancoj, la fermita areo ricevas la sekvan nomon:
  • hafo (foje étang) se rivero enfluas ĝin
  • laguno se neniu rivero fluas en ĝin 

Laguno klare estas esperanta vorto. Sed "hafo" laŭ mia percepto ne estas esperanta vorto, ne aperas en PIV kaj ankaŭ en nenia plia el miaj esperantaj vortaroj, ne havas vikipedian artikolon kaj laŭ mia percepto nur estas meminventitaj kvar literoj surbaze de la germana vorto "Haff", kiu baze indikas tri grandajn lagunojn en la balta maro, la Laguno de Szczecin aŭ Odra Laguno, en kiun enfluas la rivero Odro, la Vistula Laguno kaj la Kurona Laguno, en kiun enfluas la rivero Nemunas/Нёман (ĝis la unua mondmilito ankaŭ rusisme nomita Nemano). ThomasPusch (diskuto) 05:52, 20 jun. 2023 (UTC)Reply

Por la germana koncepto "Haff" kaj la franca koncepto "étang" jes eblas trovi referencon, kaj geografian kaj vortaran. Sed tiu referenco apartenas al la germana respektive franca lingvoj kaj vikipedioj, kaj ne temas pri sama koncepto: Laŭ la vortaro franca-esperanta de Le Puil kaj Danvy de 1991 étang en Esperanto simple estas "lageto", laŭ la franca vikipedio same povas esti iaspeca lago, kaj la franca vikipedia teksto ankoraŭ precizigas ke "Sur les littoraux du Sud de la France de vastes lagunes sont appelées étangs en raison de la traduction littérale des termes occitans estanh ou estang", do "Sur la marbordoj de la Sudo de Francio, vastaj lagunoj (en la franca) estas nomitaj lagetoj, étangs, pro la laŭvorta traduko de la okcitanaj esprimoj estanh aŭ estang." Tre dubindas ĉu laŭ la germanlingva kutimo havi du apartajn vortojn, Haff kaj Lagune, por akvejoj en Esperanto bone nomataj lagunoj, rekomendindas nun inventi novan vorton por dividi lagunojn al du specoj, tiam krei aŭtoritatajn referencojn por tiu nova distingo kaj poste konvinki la Akademion de Esperanto, la redakcion de PIV kaj de ĉiuj aliaj vortaroj ke necesas akcepti novan proponatan neologismon "hafo", por dubinda distingo inter laguno kaj laguno.

Ĝis tia batalo por "distingo inter laguno kaj laguno" eĉ ne estas komencita, eblas nur revortumi la supran difinon:

Citaĵo
 Depende de la cirkonstancoj, la fermita areo ricevas la sekvan nomon:
  • laguno se ĝi havas mallarĝan konekton al la maro kaj
  • apudmarborda lago se ĝi estas tute fermita 

ThomasPusch (diskuto) 06:17, 20 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Terlango".