Kio estas tintilo redakti

La artikolo priskribas diversajn sonorilojn aŭ sonoriletojn, ne tintilojn. Tintilo estas, ekzemple laŭ PIV kaj laŭ la klasika lingvouzo, metala kava globeto, kiu enhavas libere moviĝantan metalpecon kaj kiu tintas dum movado. Tiajn oni povas uzi sur jungilaro de tirbestoj, sur vestaĵoj de amuzisto, aŭ kiel parton de muzika instrumento. Angle "jingle bell" aŭ "sleigh bell", ruse "бубенец". La artikolo estas korektenda, kaj oni movu la nunan enhavon ekzemple al pordosonorilo, averta sonorilo, elektra sonorilo aŭ alia pli taŭga loko. --Surfo 09:09, 2 Okt. 2012 (UTC)

Estis disputo pri la teksto en la diskutejo vikipedio:forigendaj artikoloj. Jen la rezulto:


Artikolo
Tintilo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa difino. (Montrita estas tipo de sonorilo.)
Uzanto
Yekrats (diskuto) 22:04, 25 Jan. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
kompleta reverko de nova teksto (vidu sube)
  1.   Kontraŭ: Mi sugestas alinomi la paĝon ekzemple al telefona sonorilo aŭ io simila kaj ne forigi la enhavon. Se necese, ankaŭ la enhavo estus traredaktita. --Crosstor (diskuto) 09:58, 26 Jan. 2013 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Mi komplete reverkis novan tekston kaj ĝi nun artikoloĝerme klarigas kio estas tintilo. Forigo de la tute nova paĝo certe ne necesas. Ankaŭ la intervikiajn ligilojn mi adaptis. Tamen mi lasis la malnovan enhavon de telefona aŭ elektra sonorilo, malĝuste nomata "tintilo", ankoraŭ en nevidebla stato, do inter signoj <!--...-->, por ebligi proponon de Crosstor uzi la informon por teksteto pri la temo de telefona aŭ elektra sonorilo. Tian adapton tamen ne pretas fari mi: kiu volas savi la enhavon, tiu faru. --ThomasPusch (diskuto) 03:27, 9 Feb. 2013 (UTC)

PS: La titolo de tia artikolo laŭ la malnove metitaj intervikiaj ligiloj povas esti "sonorileto" aŭ "porda sonorileto".

Forigo de fotoj redakti

Mia ago de antaŭ du tagoj meti la antaŭan titole maltaŭgan artikolotekston inter signoj <!--...--> kaŭzis ke uzanto Yekrats hodiaŭ forigis la tie uzatajn fotojn, per indiko "dosiero neuzata". Tion mia ago fakte ne celis: mi ne pretas fari novan artikolon pri porda sonorileto, sed se iu faros la adapton, ja haveblu la fotoj. Sufiĉos demandi min aŭ alian administranton por rehavebligi la dosierojn, kiam ili estos bezonataj! --ThomasPusch (diskuto) 17:57, 11 Feb. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Tintilo".