Diskuto:Vegetarismo

Mi ne komprenas kial oni diras "fiŝaĵon" kune "viandon" kiam oni diras pri vegetarismo. La fiŝo estas besto kaj animalo la sama kiel la bovo, porko, ktp., ĉu ne? Depost mi iĝis vegano, mi supriziĝis pri kiom da homoj kredas ke la koko kaj la fiŝo estas legomoj! "Ho ve! Ĉu vi estas vegetarano? Nu, vi ankoraŭ mangas kokaĵojn, ĉu ne?" -- Scott REDD


Dankon pro la repliko, Scott! Mi hieraŭ korektis kelkajn tajperaretojn en la artikolo kaj eble iom tro spontane aldonis la “fiŝaĵojn” - eble pro la akra distingo inter “fiŝo” kaj “viando” en mia gepatra lingvo. Do, mi reŝanĝos la artikolon.

--Unukorno

Dankon pro la plibonigaĵoj. La artikolo aspektas pli bone nun ol mia unua versio. Mi ne scias kial, sed la distingo inter la besto kaj la fiŝo ekzistas en mia gepatra angla, ankaŭ. --Scott REDD



Alia kialo por vegetarismo: farante viandon oni malŝparas grundon, multe malpli efike manĝigante al la homaro ol per vegetaĵoj.


Bezonas ion pri fiŝaĵo, kiujn manĝas iuj vegeteranoj, aliaj ne.


El la kvar citaĵoj, unu ne havas fonton:

"Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj."

Ĉu ni ne forigu tiun senfontan diron, pro neŭtraleco? --Jim Henry 20:18, 10. Sep 2004 (UTC)



Hitler estis ne vegetarano! Lia doktoro rekomendataj vegetarisma nutraĵo sed li manĝis viando. --Blx 22:35, 15. Nov 2004 (UTC)

Hitler ne en ĉiu fazo de sia vivo estis vegetarano, sed en kelkaj fazoj jes. Ankaŭ aliaj vegetaranoj ne dum sia tuta vivo estis konsekvencaj vegetaranoj. Mi komprenas, ke la vegetaranoj ne ŝatas tiun "samideanon", sed la hitlera vegetarismo estas nek argumento por nek kontraŭ la vegetarismo.--Helmut Welger 11:19, 27. Feb 2005 (UTC)

Sekve la "listo de vegetaranoj" ankaŭ ne taŭgas por vegetaranismo! Kurioze, mi mem metis Sokraton kaj Hitleron en la listo, sed oni forigis unu, sed ne la alian...Roberto 19:00, 3. Okt 2005 (UTC)

Ankaŭ mi legis, ke Hitlero estis vegetarano almenaŭ dum kelkaj periodoj de sia vivo. Se oni faras liston de famaj vegetaranoj, verŝajne li enestu. El mia vidpunkto tio eĉ ne estas honto: Hitlero estis interesa kaj el kelkaj vidpunktoj respektinda homo. Kompreneble li estis pli ol nur iomete freneza, kaj kompreneble lia agado havis malbonajn sekvojn por milionoj da homoj, sed ŝajnas al mi, ke li faris tion, kion li opinias ĝusta kaj bona. Malkiel multaj politikistoj, li ne naskiĝis en riĉa familio, li ne mensogis pri siaj propraj opinioj, kaj li ne celis nur propran profiton. Li estis iuspeca genia frenezulo aŭ freneza geniulo. Mi multe pli volonte havus Hitleron kiel samideanon ol ekzemple ... nu, mi eĉ ne volas mencii la nomojn de tiuj hodiaŭaj ŝtatestroj, ĉar ili estas pura fekaĵo sen grajno da nobleco. Ĉiuokaze, se oni enlistigas Hitleron, indas aldoni parenteze "dum kelkaj periodoj de sia vivo" aŭ "pro sanaj pli ol ideologiaj motivoj". Laŭ mia scio, Hitlero neniam propagandis vegetarismon, kvankam li ne timis propragandi siajn aliajn opiniojn. Eble li eĉ iomete hontis pri sia vegetarismo! Lingvano 21:07, 3. Okt 2005 (UTC)

Aristotelo diris ke volo ĉiam estas emo al bono, ĉar oni volas nur tion kion kredas la plej bona, aŭ biblia libro de Proverboj diras ke "ĉiuj estas justaj laŭ siaj okuloj"... Kompreneble Hitler agis laŭ tio ke li kredis la plej bona al li, inkluzive ne manĝi viandon por sanaj kialoj, sed diri ke estas nobleco en liaj agoj estas tro. Hitler, same kiel Stalin aŭ Napoleono, agis per severa egoismo kaj troa memcentrismo kaj kondeneblaj emoj, vere li ne agis sole, sed respegule la tiama societo, sed ankaŭ tio ne senkulpigas lin. Mi metis Hitleron kaj Sokraton sametempe por montri ke vegetaranismo ne estas morala afero, vegetarano ne estas supera homo, nur pro tio ke li ne manĝas viando.Roberto 10:37, 4. Okt 2005 (UTC)

Al mi ne plaĉas la definon de kutima vegetarano. Homo kiu ne manĝas viandon ne estas vegetarano. Laŭ la defino de la Vegetara Societo de Britio: "Vegetarano ne manĝas iun ajn viandon, kokaĵon, ĉasaĵon, fiŝaĵon, konkulaĵon aŭ krustacaĵon, aŭ buĉaj produktrestaĵoj kiel gelateno kaj bestaj grasoj." http://www.vegsoc.org/info/definitions.html

La plej kutima formo de vegetarano estas lakto-ovo vegetarano. Neniu vegetarano manĝas fiŝaĵon. Laŭ la defino de la Internacia Vegetara Unuiĝo en siaj "Oftaj Demandoj" estas skribita:

"Tamen ĉiuj standardaj definoj de vegetarano kaj vegano ekskludas iun ajn formon de fiŝaĵo aŭ marbestaĵo. Estas tiuj kiuj manĝas fiŝaĵon kaj erare nomas sin 'vegetaranoj', sed tio ne konformas al iun ajn komune uzata defino." http://www.ivu.org/faq/food.htmlv


Mi proponas reorganizi la enhavon tiel:

   * 1 Tipoj de vegetaranoj
   * 2 Kialoj por fariĝi vegetarano
   * 3 Historio
         o 3.1 Citaĵoj
         o 3.2 Famaj vegetaranoj
   * 6 Vegetarismo en Esperantujo
         o 6.1 2004
         o 6.2 Lingva noto
   * 7 Vidu ankaŭ
   * 8 Eksteraj ligiloj

Ĉu vi konsentas au havas aliajn proponojn? -- Bea 15:53, 22. Sep 2006 (UTC)

La semajnoj tro rapide pasas laŭ mia percepto momente - en la ĉefa feria periodo. Tial mi proponas tri-semajnan ritmon por po du vikipediaj artikoloj de la semajno: japanaj dolĉaĵoj dum la semajnoj 32 ĝis 34, kaj Vegetarismo dum la semajnoj 35 ĝis 37 (do ekde la 25-a de aŭgusto). Mi nun aldonis al vikipedio novan biografian artikoleton pri la pionira esperantisto-vegetarano J. Arthur Gill, kaj iom poluretis la artikolojn pri TEVA kaj IVU, sed ĝis la 25-a de aŭgusto la artikolo Vegetarismo ankoraŭ bezonas eksterajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 12:12, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Bone, nun estas tri referencoj. Mi iom rapide elektis ilin (du el mia nova artikolo pri J. Arthur Gill de antaŭ du tagoj), kaj ili certe ne plene kovras la temon, sed estas komenco kaj "signo de bona volo". Bonus se iu fervorulo daŭrigus la redaktadon. ThomasPusch (diskuto) 11:48, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Restas pluraj ruĝaj ligiloj, kiuj indikas artikolmankojn. Ĉu iu havas ideon, kiel fari artikolon pri la temo triamondismo? Mi komprenas ke temas pri movado kiu laŭeble volas forigi la dividon de mondopartoj laŭ unua, dua kaj tria mondo, do laŭ mi pli bone nomiĝu "unumondismo", sed nek en la e-lingva vikipedia projekto nek en aliaj grandaj lingvoeldonoj mi ĵus trovis koncernan materialon... Mi nur rimarkis ke ekzemple la germana teksto pri vegetarismo ja priskribas la ideon ke vegetara nutrado helpu malpliigi la ekonomian subpremon de ŝtatoj de la tiel nomata "tria mondo", sed tie ne metiĝis ruĝa ligilo al neekzista temo triamondismo. Se ne fareblas artikolo, ankaŭ ĉi-tie saĝus forpreni la ruĝan ligilon kaj transformi la terminon al simpla vorto de nigraj literoj. ThomasPusch (diskuto) 12:31, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Vegetarismo".