Distrikto Baden (Aŭstrio)

Distrikto BADEN (germane: Bezirk Baden) troviĝas en la centra orienta parto de la aŭstria federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Distrikta ĉefurbo estas Baden. Laŭ la stato de 2019 en la distrikto vivis 146 203 loĝantoj sur areo de 753,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 194 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Distrikto Mödling, Distrikto Sankt Pölten-Land, Distrikto Lilienfeld, Distrikto Wiener Neustadt-Land, Distrikto Eisenstadt-Umgebung kaj Distrikto Bruck an der Leitha.
Distrikto Baden (Aŭstrio) | |
Mapo | |
![]() | |
distrikto de Aŭstrio | |
---|---|
Statistikaĵoj | |
Ŝtato | ![]() |
Federacia lando | ![]() |
Regiono | ![]() |
Ĉefurbo | Baden |
Areo | 753,37 km² |
Loĝantaro | 146 203 loĝantoj (en 2019) |
Loĝdenso | 194 loĝantoj/km² |
Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Retejo | Oficiala retejo |
Komunumoj en la distrikto
redaktiLa distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Alland, Altenmarkt an der Triesting, Bad Vöslau, Baden, Berndorf, Blumau-Neurißhof, Ebreichsdorf, Enzesfeld-Lindabrunn, Furth an der Triesting, Günselsdorf, Heiligenkreuz, Hernstein, Hirtenberg, Klausen-Leopoldsdorf, Kottingbrunn, Leobersdorf, Mitterndorf an der Fischa, Oberwaltersdorf, Pfaffstätten, Pottendorf, Pottenstein, Reisenberg, Schönau an der Triesting, Seibersdorf, Sooß, Tattendorf, Teesdorf, Traiskirchen, Trumau kaj Weissenbach an der Triesting.