Distrikto Krāslava

distrikto en sudorienta Latvio

Distrikto Krāslava (latve Krāslavas novads) estas distrikto en sudorienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Krāslava (latve Krāslavas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 3 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Krāslavas novads, Dagdas novads, Aglonas novads (parte)). La centro de la distrikto situas en urbo Krāslava.

Distrikto Krāslava
latve Krāslavas novads
Distrikto
Skats uz Krāslavu un Daugavas loku no augšas - panoramio.jpg
Krāslava
Krāslavas novads COA.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo A6 Rigo-Vicebsko
 - Ŝoseo P62 Krāslava-Madona
 - Ŝoseo P60 Aglona-Dagda
 - Ŝoseo P57 Malta-Dagda
Urboj Krāslava, Dagda
Riveroj Daŭgavo, Indrica, Sarjanka
Ĉefurbo Krāslava
Plej alta punkto Karaļu kalns
 - alteco 272 m s. m.
Areo 2 289 km² (228 900 ha)
Loĝantaro 21 459 (2021[1])
Denseco 9,37 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-047
Krāslavas novads 2021.png
Retpaĝo: kraslava.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas Belorusio oriente kaj sude, distrikto Preiļi kaj distrikto Augšdaugava okcidente, distrikto Ludza kaj distrikto Rēzekne norde.

HistorioRedakti

La teritorio de la distrikto estis loĝita antaŭ la 3-a jarmilo a.K. En la 1-a jarmilo a.K., neolitikaj baltaj triboj vivis tie.[2] Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, la regiono estis inkludita en la latgala ŝtato Jersika, tra kiu la grava Daugava akvovojo pasis. En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[3]

GeografioRedakti

La plej granda parto de la distrikto situas en la suda parto de Latgale altebenaĵo (Karaļu kalns 272 m, Līpkolns 259 m), en la suda - Polotsk malaltebenaĵo. Grundoj - plejparte podzoligitaj kaj gazonaj podzoligitaj. En 1982, arbaroj kovris ĉirkaŭ 30% de la teritorio. Mineraloj - gruzo (Tartaks), argilo (Baltica), torfo (Zamševas, Lielžogotovas, Reinieku, Trestišķu marĉoj).[3]

Averaĝa temperaturo en januaro -7 °C, en julio +17,5 °C. Precipitaĵo 650-700 mm jare.[3]

La tuta regiono apartenas al la Daŭgava baseno. Gravaj riveroj: Daugava, Sarjanka, Dubna, Indrica, Asūnīca.

273 lagoj pli grandaj ol 1 ha. La plej granda lagoj: Sīvers (17,6 km²), Ežezers (10,6) km², (Drīdzis 7,5 km²).

LoĝantaroRedakti

Distrikto Krāslava havas 21 459 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 12,1 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[4][5]
1. Krāslava Urbo - 8041
2. Dagda Urbo - 1945
3. Indra Vilaĝo Indras 517
4. Augstkalne Vilaĝo Ūdrīšu 410
5. Ezernieki Vilaĝo Ezernieku 367
6. Andrupene Vilaĝo Andrupenes 276
7. Šķaune Vilaĝo Šķaunes 273
8. Robežnieki Vilaĝo Robežnieku 269
9. Andzeļi Vilaĝo Andzeļu 261
10. Asūne Vilaĝo Asūnes 240

Administraj unuojRedakti

Urboj (pilsēta)Redakti

Krāslavas pilsēta, Dagdas pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)Redakti

Andrupenes pagasts, Andzeļu pagasts, Asūnes pagasts, Aulejas pagasts, Bērziņu pagasts, Dagdas pagasts, Ezernieku pagasts, Grāveru pagasts, Indras pagasts, Izvaltas pagasts, Kalniešu pagasts, Kaplavas pagasts, Kastuļinas pagasts, Kombuļu pagasts, Konstantinovas pagasts, Krāslavas pagasts, Ķepovas pagasts, Piedrujas pagasts, Robežnieku pagasts, Skaistas pagasts, Svariņu pagasts, Šķaunes pagasts, Šķeltovas pagasts un Ūdrīšu pagasts.

GalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. stat.gov.lv
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 2-140.
  3. 3,0 3,1 3,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 5/1-403.
  4. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  5. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)