Distrikto Mittweida

La Distrikto Mittweida (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iamaj distriktoj Döbeln kaj Freiberg kunfandiĝis al nova distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Centra Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Distrikto Mittweida
Origina nomo Landkreis Mittweida

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Mittweida
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 133 881
Loĝdenso 255 loĝ./km²
Geografio
Areo 773,20 km²
Distrikto Mittweida sur la mapo de Saksio
Distrikto Mittweida sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 59′ 24″ N, 12° 58′ 48″ O (mapo)50.9912.98Koordinatoj: 50° 59′ 24″ N, 12° 58′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Mittweida (Germanio)
Distrikto Mittweida (Germanio)
DEC
Distrikto Mittweida
Distrikto Mittweida
Situo de Distrikto Mittweida
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj MW
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Mittweida [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La samnoma urbo Mittweida estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 773,20 km² loĝis 133.881 homoj; do meznombre 255 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la eksa distrikto Mittweida estas signita per 13.

Najbaraj distriktoj estis sudokcidente Chemnitzer Land, norde Muldental kaj Döbeln, oriente Freiberg, okcidente Leipziger Land kaj la turingia distrikto Altenburger Land. En la sudo najbaris la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.