The Chicks

(Alidirektita el Dixie Chicks)

La Dixie Chicks (Diksi-kokinetoj) estas usona kontre-bando, fondita en 1989 en Dallas, Teksaso. La membroj estas Emily Robison (gitaro, dobro kaj banjo) kaj Martie Maguire (violono kaj mandolino) estas multflankaj muzikistinoj, la kantistino Natalie Maines havas espriman voĉon.

The Chicks
Persona informo
TTT
Retejo https://thechicks.com/
http://www.dixiechicks.com/
vdr

Ĝi komence ludis ekde 1989 blugrason.

Pro skandalo de Natalie Maines en 2003 (kiam ŝi esprimis honton, ke ankaŭ Bush devenas el Teksaso), la bandon trafis bojkoto. Pro neakcepto de la pardonpeto, la bando pli kaj pli kuraĝo esprimis kritikon kaj opinion pri aferoj.

Pro forpuŝo de la muzikistinoj el la kontre-mondo, ili ŝanĝis stilon en 2006 de blugraso al roko kaj popo.

La tri muzikistinoj havas 7 infanojn el diversaj amrilatoj.

Diskografio redakti

regularaj albumo redakti

  • Thank Heavens for Dale Evans (1990; Chrystal Clear Sound)
  • Little Ol' Cowgirl (1992; Chrystal Clear Sound)
  • Shouldn't a Told You That (1993; Chrystal Clear Sound)
  • Wide Open Spaces (1998; Sony BMG)
  • Fly (1999; Sony BMG)
  • Home (2002; Sony BMG)
  • Taking the Long Way (2006; Sony MBG)

aliaj publikigaĵoj redakti

  • Home on the Radar Range (1991; 45rpm Single)
  • Maximum Dixie Chicks (2001; Phantom Sound & Visi / Import)
  • An Evening with the Dixie Chicks 2002; Live-Konzert DVD)
  • Live on Top of the World Tour (2003; Usa / Megaphon Importservice; CD und DVD)

Eksteraj ligiloj redakti