Dobrošov (artileria fuortaro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrošov

La artileria fuortaro Dobrošov (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Dobrošov), situanta en distrikto Náchod (Ĉeĥio), en norda parto de vilaĝo Dobrošov, estas unu el malmulte konservitaj kaj por publiko alirebligitaj fortikaĵkonstruaĵoj, kiuj estis konsisto de tiama linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La fuortaro estas estiminda laboraĵo, konstruita en monteto super urbo Náchod dum la jaroj 1937 kaj 1938. La fuortaro estis neniam konstrue finita kaj ĝi estas pluekzistanta en stato, en kia laboristoj forlasis ĝin post eventoj en Munkeno en la jaro 1938, kun escepto de nove instalitaj sekurec elementoj. En la tempo de Protektorato Bohemio kaj Moravio la fuortaro estis fermita, post la jaro 1945 forlasita, sed nur en 1968 armeo desekretigis ĝin kaj ĝi liberigis ĝin por celoj de muzeo, kiu alirebligis ĝin por publiko jam en 1969.

Artileria fuortaro Dobrošov
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Dobrošov
muzeo (fuortaro)
N-D-S 72 Můstek
Mapo de la fuortaro
Mapo de la fuortaro
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Dobrošov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Municipo Dobrošov ĉe Náchod
Montaro Suborlica montetaro
Situo Dobrošov
 - koordinatoj 50° 24′ 08″ N 16° 12′ 08″ O / 50.40222 °N, 16.20222 °O / 50.40222; 16.20222 (mapo)
Por publiko jes
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dobrošov (fortress)
Portalo pri Ĉeĥio
Dobrošov
Bazaj indikoj
Objektoj de fuortaro N-D-S 72 Můstek - infanteria fuorto
N-D-S 73 Jeřáb - infanteria fuorto
N-D-S 74 Maliňák - artileria turniĝonta turo
N-D-S 75 Zelený - artileria fuorto
N-D-S 76 Amerika - artileria fuorto
N-D-S 77 Kaplička - minĵetila turo
N-D-S 77a Portál - enireja objekto
Aliaj nomoj ne estis uzataj
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto ne estis destinita
Hom-ekipo 571 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Kapsa a Müller

El devene projektitaj 7 fuortaraj objektoj tiam estis dum unu jaro finitaj 3 objektoj kaj hakitaj ĉiuj subteraj koridoroj kaj ĉambrego je longeco preskaŭ 2 km en profundeco preskaŭ 40 m sub surfaco, la subteraj koridoroj, parte betonigitaj, kunigas ŝaktoj de fuortaraj objektoj.

Vizitvojo kondukas tra subterejo de la fuortaro inter artileriaj fuortoj N-D-S 75 "Zelený" kaj N-D-S 72 Můstek. Supreniro sur 262 ŝtupoj finiĝas sur plafono de fuorto Můstek. Dum ŝtatfestoj estadas eksterordinare alirebligita ankaŭ 1 km malproksima la tria fuorto de la fuortaro Dobrošov – Gruo (Jeřáb), en kiu konserviĝis sur muroj de loĝigejoj devenaj pentraĵoj post hom-ekipo de la fuorto.

Unuopaj objektoj de la fuortaro

redakti
Markigo Tipo Stato
N-D-S 72 Můstek infanteria fuorto konstruita, konsisto de ekspozicio, damaĝigita pro pripafado per pafaĵoj Röchling
N-D-S 73 Jeřáb infanteria fuorto konstruita, escepte alirebla
N-D-S 74 Maliňák artileria turniĝonta turo nekonstruita
N-D-S 75 Zelený artileria fuorto konstruita, konsisto de ekspozicio
N-D-S 76 Amerika artileria fuorto nekonstruita
N-D-S 77 Kaplička minĵetila turniĝonta turo nekonstruita
N-D-S 77a Portál enireja objekto nekonstruita

Vidu ankaŭ

redakti

Pluaj fotoj

redakti